Aknīste
Aknīste estas urbo en Latvia historia regiono Selonio, en la sudoriento de Latvio. Ĝi apartenas al distrikto Jēkabpils kaj situas en suda parto de la distrikto. La distancoj al la plej gravaj centroj estas 44 km de Jēkabpils, 74 km de Daugavpils kaj 145 km de Rigo.[1] Laŭ la stato de la jaro 2021 en la urbo vivis 1 011 personoj sur areo de 3,43 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 295 loĝantoj/km².
Aknīste | ||
litove Aknysta | ||
Urbo | ||
Katolika preĝejo.
| ||
|
||
Lando | ![]() | |
---|---|---|
Distrikto | Jēkabpils | |
Historia regiono | Selonio | |
Rivero | Dienvidsusēja | |
Koordinatoj | 56° 09′ 44″ N 25° 44′ 28″ O / 56.16222 °N, 25.74111 °O (mapo) | |
Areo | 3,4 km² (340 ha) | |
Loĝantaro | 1 011 (29.01.2021) | |
Denseco | 297,35 loĝ./km² | |
Urborajtoj | 1991 | |
Horzono | EET (UTC+2) | |
- somera tempo | EEST (UTC+3) | |
Poŝtkodo | LV-5208 | |
| ||
![]() | ||
Retpaĝo: www.akniste.lv | ||
HistorioRedakti
Ĝis la 13-a jarcento, Aknīste landoj situis in malgranda selona - antikva balta tribo - ŝtato Kalve. Aknīste unue estis menciita en 1298 en skribaĵo. Post la lukto de Litovio kaj Livonio por ĉi tiuj teroj, Aknīste iĝis parto de Livonio, subjekto al Livonia Ordeno.
En 1560 Aknīste trovis sin en la Pola-Litova ŝtato. En 1795 Aknīste estis aneksita al la Rusia Imperio kaj ĝi integrigis ĝin en la Kaunan provincon.
Post la Latvia Sendependiĝa Milito (1918-1920), Aknīste estis inkludita en la lastatempe establita Respubliko de Litovio, tamen, ĉar latvoj havis etna superrego en la regiono, Aknīste estis transdonita al Latvio en 1921 per la decido de la Lima Komisiono, anstataŭ Litovio ricevis la urbon Palanga kun aliro al la maro.
En 1925 ĝi ricevis la statuson de dense loĝata loko (vilaĝo), ekde 1950 ĝi estis urbvilaĝo,[2] en 1991 Aknīste akiris la urborajtojn.
En 1935, 42% de la populacio de la vilaĝo estis judoj. La 18-an de julio 1941, la plej multaj el la judoj de la vilaĝo estis pafmortigitaj fare de membroj de la german-organizita Ilūkste memdefenda unuo.
GeografioRedakti
La urbo situas en la suda parto de la Orienta Latvia malaltebenaĵo. La rivero Dienvidsusēja fluas tra la urbo.[3]
Averaĝa temperaturo estas -6,5°C en januaro kaj +17,5°C en julio. Da precipitaĵo falas 650-700 mm jare.[3]
TransportoRedakti
En 1916, dum la Unua Mondmilito, la germana armeo konstruis etŝpuran fervojreton al Jēkabpils kaj Rokiškis, kaj la linio Jēkabpils-Aknīste ekzistis ĝis 1964.
La ĉefa aŭtovojoj de urbo estas P73 (Vecumnieki-Subate) kaj P74 (Jēkabpils-Siliņi-Aknīste), lokaj vojoj estas V774 (Aknīste-Litovia limo), V774 (Aknīste-Mežalauki) kaj V709 (Aknīste-Ausmas).
LoĝantaroRedakti
Ŝanĝo de loĝantaroRedakti
Jaro | Homoj[2][4] |
---|---|
1920 | 259 |
1935 | 474 |
1965 | 2600 |
2000 | 1379 |
2021 | 1001 |
Etna strukturoRedakti
Jaro | Homoj kune | Latvoj | Rusoj | Belarusoj | Ukrainoj | Poloj | Litovoj | La cetero[4] |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
2000 | 1379 | 1087 (79%) | 153 (11%) | 11 (1%) | 7 (1%) | 13 (1%) | 102 (7%) | 6 (0%) |
2021 | 1001 | 839 (84%) | 78 (8%) | 8 (1%) | 3 (0%) | 12 (1%) | 51 (5%) | 10 (1%) |
VidindaĵojRedakti
- Katolika preĝejo
- Selona parko
- Loka muzeo
BildojRedakti
ReferencojRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Aknīste en Vikimedia Komunejo