Meilen (distrikto)

(Alidirektita el Distrikto Meilen)

La distrikto Meilen estas administra unuo de la Kantono Zuriko. La distrikto havis 93659 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007, kiu nombro kreskis al 95697 ĝis la 31-a de decembro 2009.

Distrikto Meilen
Blazono de Meilen
Meilen, vido al la lago de Zuriko kun pramŝipo al Horgen
Mapo de la distrikto Meilen
district of the canton of Zürich
Kantono Zuriko
Ĉefloko Meilen
Koordinatoj  47° 16′ N 8° 38′ O / 47.267 °N, 8.633 °O / 47.267; 8.633 (mapo)Koordinatoj: 47° 16′ N 8° 38′ O / 47.267 °N, 8.633 °O / 47.267; 8.633 (mapo)
Nombro de loĝantoj 95697 (2007-12-31)
Areo 84,64 km²
Loĝantardenseco 1131 loĝantoj/km²
Federacia Kodo 0107
vdr

Geografio redakti

La distrikto Meilen estas urbeca distrikto de la Kantono Zuriko. Ĝi estas identa kun la dekstra bordo de la Lago de Zuriko respektive la sudokcidenta flanko de la montoĉeno Pfannenstiel kaj portas ankaŭ la nomon Ora Bordo (germane: Goldküste), ĉar pro ĝia belega situo ĉe la suna lagobordo kaj farvoraj impostaj kondiĉoj, la tuta distrikto estas ŝatata loĝloko de multmilionuloj.

Historio redakti

La urbo Zollikon aliĝis nur la 1-an de januaro 1986 al la distrikto Meilen. Antaŭe ĝi apartenis al la distrikto Zuriko.a

Limoj redakti

La distrikto limas norde al la distrikto kaj urbo Zuriko, oriente al la distrikto Uster, sudokcidente al la distrikto Hinwil, sude al la Kantono Sankt-Galo kaj oriente al la Lago de Zuriko, je kies alia flanko troviĝas la distrikto Horgen. Kun Horgen la urbo Meilen estas ligita per linia pramŝipo.

Politikaj komunumoj de la distrikto Meilen redakti

La distrikto Meilen havas 11 komunumojn (stato 2011), el kiuj la urbo Stäfa estas la plej granda. Jen la listo:

Blazono Poŝtkodo Nomo Loĝantoj
(2009-12-31)
Areo
en km²
Komunuma
kodo
  8703 Erlenbach 5193 2.97 0151
  8704 Herrliberg 5940 8.97 0152
  8634 Hombrechtikon 7852 12.19 0153
  8700 Küsnacht 13999 12.35 0154
  8708 Männedorf 10213 4.78 0155
  8706 Meilen 12227 11.93 0156
  8618 Oetwil ĉe la lago 4369 6.09 0157
  8712 Stäfa 13722 8.59 0158
  8707 Uetikon ĉe la lago 5711 3.49 0159
  8702 Zollikon 11995 7.84 0161
  8126 Zumikon 5026 5.44 0160
Totale 11 95697 84,64 0107

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti