Municipo Ropaži
La distrikto > municipo Ropaži (latve Ropažu novads) estas distrikto en centra Latvio. La distrikto estis kreita en 2021 per unuiĝo de ekzistantaj en 2009-2021 4 iamaj pli malgrandaj komunumoj (latve Ropažu novads, Garkalnes novads, Stopiņu novads, Vangažu pilsēta). La centro de la distrikto situas en vilaĝo Ulbroka.
municipo Ropaži (Ropažu novads) | ||
municipo | ||
Riga termoelektra centralo-2
| ||
|
||
Lando | Latvio | |
---|---|---|
Historia regiono | Vidzeme | |
Ŝoseo | A2 Rigo-Pskovo | |
- Ŝoseo | A4 Norda pretervojo de Rigo | |
- Ŝoseo | E22/A6 Rigo-Moskvo | |
- Ŝoseo | E67/A1 Rigo-Talino | |
Urbo | Vangaži | |
Riveroj | Lielā Jugla, Mazā Jugla, Tumšupe, Krievupe | |
Ĉefurbo | Ulbroka | |
Areo | 536 km² (53 600 ha) | |
Loĝantaro | 31 697 (2021[1]) | |
Denseco | 59,14 loĝ./km² | |
Estiĝo | 2021 | |
Horzono | EET (UTC+2) | |
- somera tempo | EEST (UTC+3) | |
ISO 3166-2:LV | LV-080 | |
| ||
| ||
Vikimedia Komunejo: Ropaži Municipality | ||
Retpaĝo: ropazi.lv | ||
Ĝiaj najbaraj distriktoj estas oriente distrikto Sigulda, sude distrikto Ogre kaj distrikto Salaspils, okcidente ŝtata urbo Rigo, kaj norde distrikto Ādaži.
Historio redakti
En la 13-a jarcento la teritorio estis inkludita en Livonio, en la parto de Livonia Ordeno. Post la Livonia milito, la regiono venis sub polan regon en Pārdaugava Duklando, kaj post 1629 ĝi estis akirita fare de Svedio. Distrikto estis aneksita al la Rusia Imperio en 1721. En 1918 la distrikto estis inkludita en la Respubliko de Latvio.
Geografio redakti
La distrikto situas plejparte en la Ropažu ebenaĵo de la malaltebenaĵo de Centra Latvio (latve Viduslatvijas zemiene).[2] Mineraloj: dolomito (Gaitiņi, Sienāži), sablo kaj gruzo (Garkalne, Krievupe). Geologie, kiel en la plej granda parto de Latvio, dominas la supraj devoniaj sedimentoj, nordokcidente - mezaj devoniaj. Plejparte pinarbaroj.
Averaĝa temperaturo: -5 - -6 °C en januaro, +17 °C en julio. Precipitaĵo 650–750 mm jare.[2]
Riveroj redakti
Preskaŭ la tuta distrikto situas en la Daŭgava baseno. Gravaj riveroj: Lielā Jugla, Mazā Jugla, Tumšupe, Krievupe.
Lagoj redakti
La plej grandaj lagoj en la distrikto estas lagoj Lielais Baltezers (parte, 6 km²), Mašēnu (0,4 km²), Langstiņu (0,4 km²), Lielais Jūgezers (0,3 km²), Sudrabezers (0,3 km²).
Loĝantaro redakti
Distrikto Ropaži havas 31 697 loĝantojn (2021) kaj la denseco estas 59 loĝantoj por kvadratkilometro.
N# | Setlejo | Statuso | Paroĥo | Loĝantaro (2021)[3][4] |
---|---|---|---|---|
1. | Vangaži | Urbo | — | 3552 |
2. | Ulbroka | Vilaĝo | Stopiņu | 3102 |
3. | Dreiliņi | Vilaĝo | Stopiņu | 2777 |
4. | Garkalne | Vilaĝo | Garkalnes | 2019 |
5. | Saurieši | Vilaĝo | Stopiņu | 1815 |
6. | Ropaži | Vilaĝo | Ropažu | 1661 |
7. | Berģi | Vilaĝo | Garkalnes | 1400 |
8. | Upeslejas | Vilaĝo | Stopiņu | 1281 |
9. | Upesciems | Vilaĝo | Garkalnes | 1258 |
10. | Dzidriņas | Vilaĝo | Stopiņu | 1213 |
Administraj unuoj redakti
Urbo (pilsēta) redakti
Vangažu pilsēta.
Paroĥoj (pagasts) redakti
Garkalnes pagasts, Ropažu pagasts, Stopiņu pagasts.
Galerio redakti
-
Vangaži urbocentro
-
Ropaži kastelruinoj
-
Rivero Lielā Jugla proksime de Silakrogs
-
Lago Lielais Jūgezers
-
Rivero Krievupe
Referencoj redakti
- ↑ stat.gov.lv
- ↑ 2,0 2,1 Latvijas ģeogrāfijas atlants - Latvia geografia atlaso. "Jāņa sēta", 2020
- ↑ PMLP.gov.lv Latvijas iedzīvotāju skaits pašvaldībās (latve)
- ↑ LĢIA.gov.lv Vietvārdu datubāze 29.01.2021 (latve)