Ulbroka

loĝloko en Latvio

Ulbroka estas vilaĝo en Latvia historia regiono Vidzeme, en la centro de Latvio. Ĝi estas ĉefvilaĝo de distrikto Ropaži. La distanco al centro de Rigo estas 16 km.[1] Laŭ la stato de la jaro 2022 en la urbo vivis 3 035 personoj.

Ulbroka
urbo
Vido de Ulbroka super Piķurga rivero.
Oficiala nomo: Ulbroka
Lando Latvio Latvio
Distrikto Ropaži
Historia regiono Vidzeme
Supermara alteco 10 m s. m.
Koordinatoj 56° 56′ 27″ N 24° 17′ 10″ O / 56.94083 °N, 24.28611 °O / 56.94083; 24.28611 (mapo)
Loĝantaro 3 102 (29.01.2021)
Horzono EET (UTC+2)
 - somera tempo EEST (UTC+3)
Poŝtkodo LV-2130
Situo enkadre de Latvio
Situo enkadre de Latvio
Situo enkadre de Latvio
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Vikimedia Komunejo: Ulbroka
Retpaĝo: ropazi.lv

La nomo Ulbroka venas de la grandbieno donita al la urbestro de Rigo H. von Ulenbrock en la dua duono de la 16-a jarcento.

Geografio redakti

Urbo situas en la Meza Latvia malaltebenaĵo (latve Viduslatvijas zemiene).[2] La rivero Piķurga, fluanta tra Ulbroka, estis artefarite vastigita, kreante Ulbroka lago, iam elfosado kiel grandbiena lageto, kaj poste mueleja lago. Rivereto Dauguļupīte enfluas en Piķurga en la nordo de la vilaĝo.

Averaĝa temperaturo estas -6°C en januaro kaj +17°C en julio. Da precipitaĵo falas 700 mm jare.[2]

Ekonomio redakti

La plej granda kompanio registrita en Ulbroka laŭ spezo en 2020 estis fabrikisto de ligna pakaĵo SIA "Kronus".[3]

Apud Ulbroka estis mezonda radiostacio.

Transporto redakti

Ulbroka situas ĉe la intersekciĝo de la vojoj Rigo - Ērgļi (P4) kaj Ulbroka - Ogre (P5). Ulbroka konstruaĵoj estas etenditaj laŭlonge sur same flankoj de Ogre vojo. La Rigaj urbobusoj veturas al Ulbroka.

Bildoj redakti

Referencoj redakti

  1. Toponavi.com. Distancoj.
  2. 2,0 2,1 Latvijas ģeogrāfijas atlants - Latvia geografia atlaso. "Jāņa sēta", 2020
  3. Lursoft statistiko

Eksteraj ligiloj redakti

  Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Ulbroka en Vikimedia Komunejo