Saint-Maurice (distrikto)

Distrikto de Kantono Valezo, Svislando
(Alidirektita el Distrikto Saint-Maurice)

La Distrikto Saint-Maurice (en Esperanto ankaŭ Distrikto Sankt-Maŭrico) estas administra unuo de Kantono Valezo. Ĝi havis 12599 loĝantojn la 31-an de decembro 2012. Ĝia ĉefurbo estas la samnoma urbo Saint-Maurice.

Distrikto Saint-Maurice
Blazono de la distrikto Saint-Maurice
Saint-Maurice
Mapo de la distrikto Saint-Maurice
Distriktoj de Kantono Valezo
Kantono Valezo
Ĉefloko Saint-Maurice
Koordinatoj  46° 13′ N 7° 0′ O / 46.217 °N, 7.000 °O / 46.217; 7.000 (mapo)Koordinatoj: 46° 13′ N 7° 0′ O / 46.217 °N, 7.000 °O / 46.217; 7.000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 12599 (2012-12-31)
Areo 185,6 km²
Loĝantardenseco 67,7 loĝantoj/km²
Federacia Kodo 2310
vdr

Geografio redakti

La Distrikto Saint-Maurice situas en suba Valezo je la okcidenta flanko de la rivero Rodano. Ĝi etendiĝas ankaŭ al du flankaj valoj de la riveroj Salanfe kaj Trient.

Komunumoj de la distrikto Saint-Maurice redakti

La distrikto Saint-Maurice konsistas (stato en 2013) el 9 komunumoj, el kiuj la ĉefloko Saint-Maurice estas la plej granda. Jen la listo:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2011-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
  Collonges 600 12.3 6211
  Dorénaz 766 12.6 6212
  Evionnaz 1120 48.0 6213
  Finhaut 412 22.8 6214
  Massongex 1659 6.6 6215
  Saint-Maurice 4402 15.1 6217
  Salvan 1190 53.4 6218
  Vernayaz 1798 5.7 6219
  Vérossaz 612 14.3 6220
Totale 9 12599 185,6 2310

Historio redakti

De la 12-a jarcento ĝis 1475 Saint-Maurice estis savoja voktdistrikto. De 1475 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 ĝi estis kolonio de la valezaj dekonoj. De 1798 ĝis 1802 ĝi estis distrikto de la Helveta Respubliko poste ĝis 1810 dekono de la Respubliko Valezo. De 1810 ĝis 1814 ĝi estis kantono de la franca departemento Sempiono, tiam ĝi fariĝis dekono kaj en 1848 distrikto de Kantono Valezo. [1]

Referencoj redakti