Collonges VS
Collonges estas komunumo en la distrikto Saint-Maurice en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 600 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.
Collonges | |
---|---|
Blazono de Collonges | |
Collonges | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Valezo |
Distrikto | Saint-Maurice |
Koordinatoj | 46° 10′ 16″ N 7° 2′ 1″ O / 46.17111 °N, 7.03361 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 10′ 16″ N 7° 2′ 1″ O / 46.17111 °N, 7.03361 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 600 |
Areo | 12,21 km² |
Alteco | 452 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1903 |
Komunumkodo | 6211 |
Situa mapo de Collonges | |
Geografio
redaktiLa komunumo Collonges situas en la franclingva Suba Valezo, sude de Martigny ĉe la orienta bordo de la rivero Rodano, kiu apud Collonges fluas suden. Tra la komunumo fluas la rivereto Aboyeu, kiu okcidente de la vilaĝocentro de Collonges alfluas al Rodano. La komunumo konsistas el la vilaĝo Collonges kaj la setlejoj Plambouis, Le Planchamp, Les Monts kaj Les Gouilles.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 12,21 km², de kiuj 46,9% estas kovritaj de arbaro, 19,7% servas por agrikulturo kaj 4,4% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
redaktiLa komunumo Collonges limas en nordo al Bex (VD), en oriento en Fully, en sudo al Dorénaz, en okcidento al Evionnaz, en nordokcidento al Saint-Maurice, kaj en nordnordokcidento al Lavey-Morcles (VD).
Trafiko
redaktiRekte okcidente de la komunuma limo de Collonges aliflanke de Rodano pasas la kantona ĉefvojo n-ro 9, kiu sur tiu peco kongruas kun la kantona ĉefvojo n-ro 21, kaj la svisa aŭtovojo A9. Al Collonge kondukas ponto de Evionnaz kaj flanka vojo de Dorénaz. Pere de la loka buslinio n-ro 1 al Martigny kaj la buslinio n-ro 2 al Dorénaz la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio
redaktiLa unua dokumenta mencio de Collonges datiĝas el la jaro 1239 kiel Colunges. La vilaĝo estis konstruita anstataŭ la forlasita vilaĝo Arbignon, kiu en la 11-a jarcento estis menciita kiel desertum Alpinonis kaj verŝajne estis detruita de inundoj de la rojo Aboyeu. De la 13-a ĝis la 17-a jarcento la familio d'Arbignon estis la ĉefa bienposedanto en la loko. Post la konkero fare de la Valezaj Dekonoj en la jaro 1475 ĝi apartenis de 1476 ĝis la Helveta Revolucio al la Voktejo Saint-Maurice, kiu poste estis transformita al la Distrikto Saint-Maurice. De 1802 ĝis 1816 Collonges kune kun Dorénaz formis la komunumon Outre-Rhône.[3]
Vidu ankaŭ
redakti- Aliaj lokoj kun la nomo Collonges
Notoj kaj referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Collonges – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)