Evionnaz

Komunumo de Kantono Valezo, Svislando
Disambig.svg Por samtitola artikolo vidu la paĝon Evionnaz (stacidomo).

Evionnaz estas komunumo en la distrikto Saint-Maurice en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 1120 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Evionnaz
Blazono de Evionnaz
Blazono de Evionnaz
Industrizono de Evionnaz
Industrizono de Evionnaz
Kantono Valezo
Distrikto Saint-Maurice
Koordinatoj  46° 10′ 49″ N 7° 1′ 23″ O / 46.18028 °N, 7.02306 °O / 46.18028; 7.02306 (mapo)Koordinatoj: 46° 10′ 49″ N 7° 1′ 23″ O / 46.18028 °N, 7.02306 °O / 46.18028; 7.02306 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1120
Areo 47,99 km²
Alteco 484 m super marnivelo
Poŝtkodo 1902
Komunumkodo 6213
Mapo de Evionnaz
Situa mapo de Evionnaz
Information icon.svg
vdr

GeografioRedakti

La komunumo Evionnaz situas en la franclingva Suba Valezo. La komunumo etendiĝas de la ebenaĵo de Rodano en oriento ĝis la montoĉeno de la Dents du Midi en okcidento. En la sudo parto de la komunumo situas sur alteco de 1925 m s.m. la baraĵlago Lago de Salanfe. La komunumo konsistas el la vilaĝo Evionnaz kaj la vilaĝetoj La Balmaz kaj La Rasse.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 47,99 km², de kiuj 18,6% estas kovritaj de arbaro, 11,3% servas por agrikulturo kaj 2,2% por setlado. Pil ol du trionoj de la komunuma teritorio konsistas el altmontara dezerto kaj glaĉeroj. [2]

Najbaraj komunumojRedakti

La komunumo Evionnaz limas en nordo al Val-d'Illiez, en nordoriento al Saint-Maurice, en oriento al Collonges, en orientsudoriento al Dorénaz, en sudoriento al Vernayaz, en sudo alo Salvan, en sudokcidento al Sixt-Fer-à-Cheval (Francio), kaj en nordokcidento al Champéry.

TrafikoRedakti

Tra Evionnaz pasas en la Rodanebenaĵo la kantona ĉefvojo n-ro 9, kiu sur la komunuma teritorio kongruas kun la kantona ĉefvojo n-ro 21, kaj la svisa aŭtovojo A9, kies plej proksima alveturejo Lavey-les-Bains situas 2 kilometrojn norde de la komunumo sur la teritorio de Saint-Maurice.

HistorioRedakti

La unua dokumenta mencio de Evionnaz datiĝas el la jaro 1263 kiel Eviona. De mezepoko ĝis 1822 Evionnaz apartenis al la grandkomunumo Saint-Maurice, kies historian sorton ĝi dividis. La komunumo Evionnaz estis fondita en la jaro 1822 post disiĝo de Saint-Maurice. La disiĝo jure definitiviĝis en 1842.[3]

Notoj kaj referencojRedakti

  1. Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo[rompita ligilo]
  2. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
  3. Fonto: Bernard Monnet: Evionnaz en Historia Leksikono de Svislando (2003-07-15)

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti

BildojRedakti