Salvan
publikigita versio estis patrolita je 23 jan. 2023. Estas kontrolendaj ŝanĝoj de ŝablonoj/dosieroj.
Ŝanĝoj al ŝablonoj aŭ dosieroj en ĉi tiu versio estas kontrolendaj. La stabila versio estis patrolita je 23 jan. 2023.
![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Salvan (stacidomo). |
Salvan (malnova germanlingva nomo Scharwang) estas komunumo en la distrikto Saint-Maurice en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 1190 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.
Salvan | |
---|---|
![]() | |
Blazono de Salvan | |
![]() | |
Salvan | |
Kantono | Valezo |
Distrikto | Saint-Maurice |
Koordinatoj | 46° 7′ 14″ N 7° 1′ 13″ O / 46.12056 °N, 7.02028 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 7′ 14″ N 7° 1′ 13″ O / 46.12056 °N, 7.02028 °O (mapo) |
Areo | 53,54 km² |
Alteco | 912 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1922 |
Komunumkodo | 6218 |
![]() | |
Situa mapo de Salvan | |
Geografio Redakti
La komunumo Salvan situas en la Valo de Trient. En sudokcidcento situas sur la komunuma teritorio la norda parto de la baraĵlago Lago de Emosson sur alteco de 1930 m s.m.. La komunumo konsistas el la vilaĝo Salvan kaj la vilaĝetoj Le Bioley, Le Trétien, Les Granges, Les Marécottes, Van-d'en-Bas kaj Van-d'en-Haut.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 53,54 km², de kiuj 26,6% estas kovritaj de arbaro, 6,8% servas por agrikulturo kaj 1,9% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj Redakti
La komunumo Salvan limas en nordo al Evionnaz, en nordoriento al Vernayaz, en orientnordoriento al Martigny, en oriento al Martigny-Combe, en sudoriento al Trient, en sudo al Finhaut, kaj en okcidento al Sixt-Fer-à-Cheval (Francio).
Trafiko Redakti
Salvan situas flanke de la gravaj aŭtomobilaj trafikvojoj. Aŭtomobile ĝi atingeblas nur pere de flanka vojo de Martigny, kie en distanco de proksimume 5 kilometroj situas ankaŭ la plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A9. Tra la komunumo kondukas la etspura fervojlinio de Martigny al Chamonix-Mont-Blanc, per kiu la komunumo estas konektita al la publika transportreto. Sur la komunuma teritorio situas diversaj aertelferoj kaj skiliftoj.
Historio Redakti
La unua dokumenta mencio de Salvan datiĝas el la jaro 1018 kiel Silvano. Dum mezepoko la Abatejo Saint-Maurice posedis en bienoj en Salvan. Tiu havaĵo verŝajne baziĝas sur donaco de la reĝo Sigismundo la 3-a de Burgonjo el la jaro 515. Ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Salvan, Ottanel kaj Gueuroz formis kvartalon de la Subvoktejo Salvan, kiu apartenis al la Voktejo Saint-Maurice. En la jaro 1895 Guglielmo Marconi en Salvan faris la unuajn provojn kun la sendrata telegrafio.[3]
Notoj kaj referencoj Redakti
Vidu ankaŭ Redakti
Eksteraj ligiloj Redakti
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Salvan – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj Redakti
-
Preĝejo de Salvan
-
Lago de Emosson