Municipo Saulkrasti
La distrikto > municipo Saulkrasti (latve Saulkrastu novads) estas distrikto en centra Latvio. La distrikto estis kreita en 2021 per unuiĝo de ekzistantaj en 2009-2021 2 iamaj pli malgrandaj komunumoj (latve Saulkrastu novads, Sējas novads). La centro de la distrikto situas en urbo Saulkrasti.
municipo Saulkrasti (Saulkrastu novads) | ||
municipo | ||
Inčupe buŝo
| ||
|
||
Lando | Latvio | |
---|---|---|
Historia regiono | Vidzeme | |
Ŝoseo | E67/A1 Rigo-Talino | |
- Ŝoseo | E264/A3 Inčukalns-Jõhvi | |
- Ŝoseo | P6 Saulkrasti-Ragana | |
- Ŝoseo | V101 Lilaste-Duči | |
Riveroj | Inčupe, Aģe, Loja, Gauja | |
Ĉefurbo | Saulkrasti | |
Plej alta punkto | Jēņu kalns | |
- alteco | 69 m s. m. | |
Areo | 278 km² (27 800 ha) | |
Loĝantaro | 9 230 (2021[1]) | |
Denseco | 33,2 loĝ./km² | |
Estiĝo | 2021 | |
Horzono | EET (UTC+2) | |
- somera tempo | EEST (UTC+3) | |
ISO 3166-2:LV | LV-089 | |
| ||
| ||
Vikimedia Komunejo: Saulkrasti Municipality | ||
Retpaĝo: saulkrasti.lv | ||
Ĝiaj najbaraj distriktoj estas oriente distrikto Sigulda, sude distrikto Ādaži, okcidente Balta Maro, kaj norde distrikto Limbaži.
Historio redakti
La livonoj triboj de Vidzeme historie vivis en la distrikto. En la 13-a jarcento, kiel rezulto de konkeroj de krucistoj, la teritorio de la distrikto iĝis posedaĵo de la Arkidiocezo de Rigo, parto de Livonio. Post la Livonia milito, la regiono venis sub polan regon en Pārdaugava Duklando, kaj post 1629 ĝi estis akirita fare de Svedio. Distrikto estis aneksita al la Rusia Imperio en 1721. En 1918 la distrikto estis inkludita en la Respubliko de Latvio.
Geografio redakti
La distrikto situas plejparte en Ropažu kaj Metsepole ebenaĵoj de Malaltebenaĵo de centra Latvio (latve Viduslatvijas zemiene). Okcidente laŭ la maro en la okcidento de Rīgava ebenaĵo de Marborda malaltebenaĵo (latve Piejūras zemiene).[2] Mineraloj: torfo (marĉoj de Čaganu kaj Vētras).[3] Geologie dominas la mezdevoniaj sedimentoj.
Averaĝa temperaturo: -5°C en januaro, +17°C en julio. Precipitaĵo 700-750 mm jare.[2]
Riveroj redakti
La riveroj en la okcidenta parto de la distrikto estas malgrandaj kaj ĉiuj apartenas al la baseno de Balta Maro. La plej grandaj el ili estas Aģe (kun haveno Skulte en la buŝo),[4] Ķīšupe, Pēterupe, Inčupe, Lilaste. En la sudoriento la distrikto limas rivero Gauja, kies alfluanto en distrikto estas Loja.[2]
Lagoj redakti
Ne estas grandaj lagoj en la distrikto. La pli granda estas Pabažu ezers (0,38 km²).
Loĝantaro redakti
Laŭ la stato de la jaro 2023 en la distrikto vivis 9 845 personoj sur areo de 277,79 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 35 loĝantoj/km². En la najbareco de Saulkrasti ekzistas multaj somerdometaj vilaĝoj, kies populacio signife malsamas en la somera kaj vintra sezonoj. Sude la neloĝata Ādaži rubodeponejo okupas grandan parton de la distrikto.
N# | Setlejo | Statuso | Paroĥo | Loĝantaro (2021)[5][6] |
---|---|---|---|---|
1. | Saulkrasti | Urbo | — | 3467 |
2. | Zvejniekciems | Vilaĝo | Saulkrastu | 2016 |
3. | Loja | Vilaĝo | Sējas | 382 |
4. | Pabaži | Vilaĝo | Sējas | 366 |
5. | VEF-Biķernieki | Vilaĝo | Saulkrastu | 309 |
6. | Murjāņi | Vilaĝo | Sējas | 299 |
7. | Jubileja | Vilaĝo | Saulkrastu | 137 |
8. | Sēja | Vilaĝo | Sējas | 136 |
9. | Priedes | Vilaĝo | Saulkrastu | 122 |
10. | Roze | Vilaĝo | Saulkrastu | 122 |
Administraj unuoj redakti
Urbo (pilsēta) redakti
Saulkrastu pilsēta.
Paroĥoj (pagasts) redakti
Saulkrastu pagasts, Sējas pagasts.
Galerio redakti
-
Rivero Loja proksime de Murjāņi
-
Murjāņi sportgimnazia dormejo
-
Vido de Saulkrasti Blanka Duno
-
Sēja kverko
-
Domo Mežmuiža en Saulkrasti
Referencoj redakti
- ↑ stat.gov.lv
- ↑ 2,0 2,1 2,2 Latvijas ģeogrāfijas atlants - Latvia geografia atlaso. "Jāņa sēta", 2020
- ↑ Latvijas PSR Mazā Enciklopēdija - Latva Malgranda Enciklopedio, v. 3, p. 314.
- ↑ Latvijas Padomju Enciklopēdija - Latva Soveta Enciklopedio, v. 8, p. 613.
- ↑ PMLP.gov.lv Latvijas iedzīvotāju skaits pašvaldībās (latve)
- ↑ LĢIA.gov.lv Vietvārdu datubāze 29.01.2021 (latve)