Distrikto Tecklenburg
La distrikto Tecklenburg de la jaro 1816 ĝis la 31-a de decembro 1974 estis administra distrikto de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio de Germanio. Ĝi apartenis al la distriktaro Monastero kaj estis membro en la regiona ligo Vestfalio-Lipo. Sidejo de la distrikto estis la samnoma urbo Tecklenburg.
![la eksa distrikta blazono](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/6/60/DEU_Kreis_Tecklenburg_COA.svg/100px-DEU_Kreis_Tecklenburg_COA.svg.png)
Ekde la jaro 1975 la teritorio estas parto de la distrikto Steinfurt.