Distriktoj de Ekstremaduro
La regiono de Ekstremaduro estas subdividita en 26 distriktoj aŭ komarkoj, 11 en la provinco de Badajoz, kaj 15 en la provinco de Cáceres. Tamen la koncepto de distrikto ne estas precize markita en la administra sistemo, almenaŭ ne tiom kiel aliaj konceptoj kiel tiuj de provinco, regiono aŭ eĉ jurteritorio. Ne estas tradicia ties uzado en la administraj taskoj kaj en kelkaj kazoj ja ekzistas socia sento kaj aparteno al la distrikto, kaze de valoj aŭ tre homogenaj distriktoj, sed en aliaj ne tiom kaj temas nur pri koncepto de la fino de la 20a jarcento kaj de ties administraj plinovaĵoj.
Administraj distriktoj de la provinco de BadajozRedakti
- Campiña Sur
- La Serena
- La Siberia
- Llanos de Olivenza (en la mapo kiel Olivenza)
- Sierra Suroeste (en la mapo kiel Jerez de los Caballeros)
- Tentudía
- Tierra de Badajoz (en la mapo kiel Badajoz kaj Alburquerque)
- Tierra de Barros
- Vegas Bajas (en la mapo kiel Mérida)
- Vegas Altas (en la mapo kiel Don Benito)
- Zafra-Río Bodión (en la mapo ne estas)