Divadlo Andreje Bagara

Divadlo Andreja Bagara estas teatro en Nitra. En la urbo ĝi aktivas ek 1949, laŭ Andrej Bagar ĝi nomiĝas ekde 1979. Ekde 1992 ĝi ludas en unu el plej grandaj kaj plej modernaj teatraj konstruaĵoj en Slovakio.

Divadlo Andreje Bagara
Divadlo Andreja Bagara
teatrejo
Komenco 1949 vd
Geografia situo 48° 18′ 51″ N, 18° 5′ 20″ O (mapo)48.31405618.0888Koordinatoj: 48° 18′ 51″ N, 18° 5′ 20″ O (mapo)
Lando(j) Slovakio vd
Situo Nitro
Adreso Svätoplukovo nám. 4
Poŝtkodo 950 53
Divadlo Andreje Bagara (Regiono Nitra)
Divadlo Andreje Bagara (Regiono Nitra)
DEC
Divadlo Andreje Bagara
Divadlo Andreje Bagara
Lokigo de Regiono Nitra en Slovakio
Map
Divadlo Andreje Bagara
Retejo Oficiala retejo
vdr

Historio de la teatro redakti

La unua teatro en Nitra estis konstruita en 1883 kun 360 sidlokoj. La konstruaĵo staris sur la loko de la nuntempa teatro kaj servis al la civitanoj de Nitra ĝis ĝia detruo per aviadila bombo en la dua mondmilito. Sed la klopodo renovigi profesian teatron en la urbo ne mortis. Unue oni ludis en la konstruaĵo de Nacia Domo kaj en la nuntempa gimnastikejo de sporta unio Sokol. La interno adaptita al teatraj bezonoj servis ekde decembro 1949 - plenajn 61 jarojn. rokov. En la nuntempo en la konstruaĵo funkcias Malnova Teatro. En 1979 la regiona teatro en Nitra estis nomita laŭ Andrej Bagar - grava organizanto de teatra vivo en Slovakio, aktoro, reĝisoro kaj pedagogo.

1950-aj jaroj: Haspra redakti

En la jaroj 1954-1956 al Nitra venas freŝaj finstudintoj de Altlernejo de Muzaj (VŠMU) Artoj frunte kun reĝisoro Pavol Haspra. Plie venas dramaturgo Ján Laca kaj aktoroj Dušan Blaškovič, Vladislav Müller, Viera Strnisková, Andrej Rimko, Jozef Dóczy kaj aliaj. Al ili aliĝas membroj de la ĝistiama ensemblo Magda Paveleková kaj Oľga Hudecová; post nuligo de Regiona Teatro en Trnava venas Božena Slabejová, Žofia Martišová, Milan Kiš kaj poste junaj finstudintoj de VŠMU Adela Gáborová, Hilda Augustovičová, Dušan Lenci kaj aliaj.

1960-aj jaroj redakti

Post foriro de grava parto de la ensemblo kaj ĉefe de reĝisoro Pavol Haspra la teatro en Nitra falis en krizon. La malfavoran staton fortigis forkurado de aktoroj, kiuj en Nitra vidis nur saltotabulon por siaj ambicioj - ili restis unu du sezonoj kaj foriris al pli reputaciaj ensembloj en Bratislava aŭ labori por Slovaka Televido. Gravan influon havis Ivanka Lednicková, fraŭline Hasprová.

En tiu periodo ankaŭ kreskis premo de ŝtataj institucioj, kiuj postulis, ke la investita mono estu profite uzita. Sed la neprudenta ĉasado de spektantoj nur malutilis al la teatro.

1970-aj jaroj: Spišák kaj Hynšt redakti

En la 1970-aj jaroj al Nitra venas reĝisoro Karol Spišák, kiu sian tradician inklinon al leĝeraj ĝenroj kompletigis per serĉado de pli seriozaj temoj. Al stabileco de la ensemblo kontribuis koncepta laboro de la gastanta reĝisoro Miloš Hynšt, kiu enkondukis metodojn de epika teatro de Bertolt Brecht kaj Erwin Piscator.

Al la teatro helpis ankaŭ alfluo de junaj aktoroj. Al tiu generacio apartenis: Marián Slovák, Eva Matejková, Jozef Bednárik, Anton Živčic, Dušan Kaprálik, František Javorský, Eva Žilineková, Jana Strnisková, iom poste ankaŭ Eva Pavlíková, Maroš Kramár, Ján Gallovič, Ivan Vojtek-pli aĝa, Ivan Vojtek-pli juna, Stano Král, Pavol Višňovský, Marta Sládečková, Peter Kočiš kaj aliaj.

Grava kontribuo estis ankaŭ alveno de juna dramaturgino Darina Kárová.

1990-aj ajaroj redakti

 
Nova konstruaĵo de la teatro

La oran periodon de la teatro en Nitra komence de la 1990-aj jaroj elpuŝis krea krizo - en la teatro ne laboris plu interna reĝisoro nek dramaturgo plene dungita, kiu alportus harmonian programon kaj idean koncepton. Plie en 1992 la teatro translokiĝis en novan, pli modernan konstruaĵon kun 600 sidlokoj - tro granda por la kondiĉoj en Nitra. La unuaj sezonoj en la nova domo estis tre embarasaj - la teatro ne sciis kion ludi por plenigi tiom grandan spektejon, tial ĝi prenetis precipe leĝerajn ĝenrojn. Nur iom poste la dramaturgio trovis titolojn, kiuj ne sinkis sub nivelon de bona gusto, tamen sciis plenigi la spektejon.

En 1995 dum direktorado de František Javorský venas en la teatron juna dramaturgo Svetozár Sprušanský. La duopo decidis uzi la neĉeeston de interna reĝisoro por la prospero de la teatro. Por la teatro en Nitra estis karakteriza fluktuado de la teatristoj, tial la estrado decidis bazi sur ĝi sian koncepton. Dum dek jaroj ili kapablis fari el Divadlo Andreje Bgara unu el la plej sukcesaj teatroj en Slovakio.

La teatro prezentas sur siaj du scenejoj titolojn el la eksterlanda kaj enlanda klasika literaturo, novajn slovakajn kaj eksterlandajn tekstojn kiel slovakan aŭ eĉ tutmondan premieron. Eksterordinaran signifon havas muzikaj-dramaj projektoj. En la 1990-jaroj la teatro prezentis serion da muzikaloj en reĝio de Jozef Bednárik - Violonisto sur la tegmento, Greko Zorba, Adam Šangala kaj Kabaredo kaj origina slovaka muzikalo Báthorino en reĝio de Martin Kákoš.

Al la teatroj venas kiel gastoj ankaŭ aliaj signifaj slovakaj kaj eksterlandaj reĝisoroj kun originalaj poetiko kaj opinio. Ekzemple: Ján Antonín Pitínský (Vespermanĝo super la urbo" kaj Mariša), Vladimír Morávek (Makbeto), Valentin Kozmenko-Delinde (…hráme duráka!), Gintaras Varnas (Ludo de sonĝoj), Robert Alföldi (Hamlet) kaj aliaj).

La stabilan ensemblon de personuloj de meza kaj maljuna generacioj kompletigis junaj aktoroj: Daniela Kuffelová, Jana Valocká, Lenka Barilíková, Marcel Ochránek, Marián Labuda pli juna, Marek Majeský, Erik Peťovský, Lucia Lapišáková, Miloslava Zelmanová kaj Klaudia Kolembusová.

2000+ redakti

En 2002 venis en la ensemblon Martin Fratrič, Milan Ondrík, Kristína Turjanová, Klaudia Kolembusová, Juraj Hrčka. En 2003: Zuzana Moravcová, Peter Kadlečík, Zuzana Kanócz, kaj Martin Nahálka. En 2004: Renáta Ryníková, Ludmila Trenklerová En 2005: Kristína Greppelová En 2006: Peter Oszlík kaj Juraj Loj

Honorigoj redakti

Projektoj de Divadlo Andreja Bagara renkontis favoron de la spektantoj kaj estis honorigitaj (aŭ nomumitaj por honorigo) ankaŭ de teatra kritiko ĉe ĉiujara transdonado de teatraj honorigoj okajze de sezonfermo.

Eksteraj ligiloj redakti