Dodoico

japana fiksforma poemo de 7–7–7–5 moraoj

La dodoico[1] (japane  () () (いつ), dodoitsu) estas japana poema fiksformo.

Priskribo redakti

En la japana lingvo, poezia metro estas kalkulata laŭ moraoj; unu silabo povas esti longvokala (dumoraa) aŭ finiĝanta per -n (dumoraa) aŭ mallongvokala (unumoraa).

La dodoico konsistas el kvar versoj, kies longoj estas sep, sep, sep, kaj kvin moraoj, de 26 moraoj totale:

〇〇〇〇〇〇〇
〇〇〇〇〇〇〇
〇〇〇〇〇〇〇
〇〇〇〇〇

Tiel, ĝi estas pli longa ol la hajko aŭ la senrjuo (ambaŭ de 17 moraoj).

Same kiel aliaj japanaj fiksformoj, la dodoico estas senrima.

Pro sia folklora origino, dodoicoj tipe temas pri amo aŭ laboro kaj estas stile humuraj.

Historio redakti

La dodoico originis el amkantoj, kantataj kune kun ŝamisena muziko.

La dodoico estas nomita laŭ la poeto Dodoicubo Sanga la Unua (japane  (しょ) (だい) () () (いつ) (ぼう) (さん) (), Shodai Dodoitsubō Sanga, 1804–1852), kiu formaligis la poemformon.

En Esperanto, la Esperantigita vorto “dodoico” troviĝas en la traduko fare de Konisi Gaku de la japanlingva romano Neĝa Lando (japane 雪国 (ゆきぐに), Yukiguni) de Kaŭabata Jasunari.[2]

Ekzemplo redakti

Jen unu el la pli famaj dodoicoj, de nekonata aŭtoro:

Originala Rondaj kanaoj Transliterumo Traduko
惚れて通えば ほれてかよえば Horete kayoeba Enamiĝinta irad’
千里も一里 せんりもいちり Sen ri mo ichi ri Mil lioj ŝajnas unu
逢えずに帰れば あえずにかえれば Aezu ni kaereba Revenante el rendevu’
また千里 またせんり Mata sen ri Ree mil lioj

La ekzemplo estas iom neregula, ĉar la tria linio havas ok moraojn, anstataŭ la ordinaraj sep. La Esperanta traduko havas la saman nombron de silaboj (anstataŭ la moraoj de la originala).

Referencoj redakti

  1. Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto: dodoic/o
  2. 都道府県 (2013-11-25). 雪国 (japane). エスペラントな日々.

Eksteraj ligiloj redakti