Dolní Červená Voda

Dolní Červená Voda, (germane: Nieder Rothwasser, Nieder-Rothwasser, Niederrothwasser, pole: Dolna Czerwona Woda) estas vilaĝo en Ĉeĥio, loka parto (baza sidej-unuuo) de municipo Stará Červená Voda kun propra katastro. Ĝi ligas al Stará Červená Voda al ties norda fino kaj kondukas tra ĝi ŝoseo tra Stachlovice al Vidnava.

Dolní Červená Voda
germane: Nieder Rothwasser, pole: Dolna Czerwona Woda
vilaĝo
Gas-stacio en Dolní Červená Voda
Oficiala nomo: Dolní Červená Voda
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Jeseník
Administra municipo Stará Červená Voda
Historia regiono Silezio
Montaro Žulova montetaro
Domoj 7 2010
Situo Dolní Červená Voda
 - alteco 314 m s. m.
 - koordinatoj 50° 20′ 55″ N 17° 11′ 52″ O / 50.34861 °N, 17.19778 °O / 50.34861; 17.19778 (mapo)
Katastro 2,76 km² (276 ha) Dolní Červená Voda
Loĝantaro 22 (2001)
Denseco 7,97 loĝ./km²
Unua skribmencio 1722
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 790 53
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Dolní Červená Voda
Portalo pri Ĉeĥio

Historio redakti

Dolní Červená Voda memstare estas unuafoje menciata en la jaro 1722. Antaŭe ĝi kreis parton de vilaĝo Červená Voda, resp. Stará Červená Voda, kaj ĝia nomo estas derivita de la tn. Dolní dvůr. Dume plimulto de Stará Červená Voda apartenis al senjorujo Jánský Vrch apartenanta al ĉefdiocezo vroclava, Dolní dvůr kaj la ĉirkaŭaj grundoj - la nuna Dolní Červená Voda - kreis memstaran tutaĵon apartenanta al vokto el Stará Červená Voda.

Dolní Červená Voda jam ekde la enkonduko de municipa establo en la jaro 1850 estis kunigita kun Stará Červená Voda, unue kiel domaro, ekde la 1950-a jaroj nur kiel loka parto.

En Dolní Červená Voda jam komence de la 19-a jarcento estis minita ceramika argilo. Ĉi tiea kaolino estis uzata en ceramika fabriko en Vidnava. Restaĵo de la minado estas hodiaŭ inundigita minejo nomata "Kaolinka".

Ĉirkaŭ la jaro 1750 estis oriente de Dolní Červená Voda, rekte ĉe limo kun Prusio, fondita domaro Johanka (ger. Johannaburg), nomita laŭ Marie Johanna naskita Falkenhaynová el Glošek, edzino de Franz Urban Mikusch, tiama posedanto de la senjorujo. En la jaro 1836 ĉi tie estis 9 domoj, en la jaro 1930 estis da ili 10, post la jaro 1945 la domaro pereis.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
202124

Dum popolnombrado en la jaro 2001 ĉi tie estis kalkulitaj 7 domoj, el tio 5 daŭre loĝigitaj.

Johanka

Jaro 1836 1900 1930 2001
Nombro de loĝantoj 66 42 52[p 1] 0
  1. el tio: 49 germanoj; ĉiuj rom. kat.

Fotogalerio redakti