Dolní Datyně (pole Datynie Dolne, germane Nieder Dattin) estas vilaĝo, parto de urbo Havířov en distrikto Karviná. Ĝi troviĝas proksimume 2 km sudokcidente de Havířov. En la jaro 2011 ĉi tie estis registritaj 173 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 580 loĝantoj.

Dolní Datyně
pole Datynie Dolne, germane Nieder Dattin
vilaĝo
Centro
Oficiala nomo: Dolní Datyně
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Karviná
Administra municipo Havířov
Historia regiono Silezio
Parto de Teŝinio
Baseno Ostrava baseno
Domoj 173 2011
Situo Dolní Datyně
 - koordinatoj 49° 46′ 05″ N 18° 21′ 25″ O / 49.76806 °N, 18.35694 °O / 49.76806; 18.35694 (mapo)
Katastro 2,17 km² (217 ha) Dolní Datyně
Loĝantaro 580 (2021)
Denseco 267,28 loĝ./km²
Unua skribmencio 1662
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 736 01
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Dolní Datyně
Portalo pri Ĉeĥio

Dolní Datyně estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 2,17 km².

Historio redakti

El vidpunkto de la areo tio estas unu el la plej malgrandaj katastraj teritoriaj municipoj kaj ankaŭ unu el la plej junaj en Teŝinio. En la 16-a jarcento estis nur unu vilaĝo - Datyně. En la 18-a jarcento la municipo dividiĝis en Dolní kaj Horní. Dolní Datyně estis konsisto de municipo Dolní Bludovice. En junio de 1864 la municipo memstariĝis.

Diference de la ĉeĥa (laĥia) Horní Datyně en Dolní Datyně oni parolis pollingve. Laŭ aŭstria popolnombrado en la jaro 1910 loĝis en Dolní Datyně 586 loĝantoj, el kiuj 568 (96,9%) estis pole kaj 18 (3,1%) estis ĉeĥe parolantaj, 84 (14,3%) estis katolikaj kaj 502 (85,7 %) evangelikoj.

La unua lernejo instruis en la pola kaj la germana lingvoj. Ĝi estis konstruita en la 19-a jarcent, sed ne estas klare, en kiu jaro ĝi estis finita. En la jaro 1879 estis konstruita pola brika lernejo kaj en la jaro 1920 ĉeĥa lernejo. La pola lernejo estis fermita kelke da jaroj post la dua mondmilito pro malgranda nombro de infanoj. Nun el ties konstruaĵo havas sidejon la ĉeĥa lernejo. Post divido de Teŝinio en la jaro 1920 la municipo fariĝis parto de Ĉeĥoslovakio, en oktobro de 1938 ĝi estis alligita al Pollando, dum la dua mondmilito ĝi apartenis al la nazia Germanio. Post la milito la municipo revenis al Ĉeĥoslovakio.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869507
1880462
1890514
1900544
1910586
1921535
JaroLoĝantoj
1930503
1950438
1961474
1970464
1980423
1991384
JaroLoĝantoj
2001390
2011474
2021580

Vidu ankaŭ redakti

Pluaj fotoj redakti