Dolores Medio

hispana verkistino

María Dolores MEDIO Estrada (Oviedo, 16a de decembro 1911 - Oviedo, 16a de decembro 1996) estis hispana verkistino, ricevinto de la Premio Nadal en 1952 pro sia verko Nosotros, los Rivero, kadre de la ina fenomeno literatura nomita "la chica rara" (rarulinoj).

Dolores Medio
Persona informo
Naskiĝo 16-an de decembro 1911 (1911-12-16)
en Oviedo
Morto 1-an de januaro 1996 (1996-01-01) (84-jaraĝa)
en Oviedo
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Memorigilo Dolores Medio
Profesio
Okupo verkistoinstruisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Ŝi eklaboris kiel instruistino, ĝis en 1945 ricevis la Premion Concha Espina en konkurenco organizita de nacia ĉiusemajnaĵo Domingo per Nina, kiu tamen ne publikiĝis ĝis 1988, kaj ŝi translokiĝis al Madrido kie ŝi kunlaboris kun la revuo laŭ la pseŭdonimo Amaranta. Ŝi studis ĵurnalismon kaj eklaboris tiumedie ne lasinte la instruadon ĝis 1952 kiam ŝi ricevis la Premion Nadal pro Nosotros, los Rivero (Ni, Rivero-oj), familia sagao kadre de la Asturia revolucio de 1934.[1] La atingita sukceso permesis al ŝi lasi la bazlernejon ka dediĉi sin entute al verkado.

En 1963 ŝi komencis trilogion Los que vamos a pie (Piedirantoj) per Bibiana, en kiu oni rakontas okazintaĵojn (membiografiajn, kiel ĉe granda parto de ŝiaj verkoj) pri manifestacio apoganta ministojn, kio kondukis ŝin al prizono, faktoj kiuj estis materialo por Celda común; kaj atingis la Premion Sésamo per Andrés. La otra circunstancia pluis en la trilogio en 1972. En 1982 ŝi publikigis El urogallo, novelo verkita inter 1936 kaj 1939 ne publikigita antaŭe pro la cenzuro.

Ŝi estis unu de la ĉefaj reprezentantoj de la socia literaturo en Hispanio, kaj de la estetiko de la socia realismo, tre laŭdita dum la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj, post kio la socia literaturo iom eksmodiĝis.

Verkoj redakti

  • Nina (1946)
  • El milagro de la noche de Reyes (1948)
  • Nosotros, los Rivero (1953)
  • Compás de espera (1954)
  • Mañana (1954)
  • Funcionario público (1956)
  • El pez sigue flotando (1959)
  • Diario de una maestra (1961)
  • Bibiana (1963)
  • El señor García (1966)
  • Biografía de Isabel II de España (1966)
  • Andrés (1967)
  • Guía de Asturias (1968)
  • Las aventuras de Juan Sin Tierra
  • Selma Lagerlöf (1971)
  • La otra circunstancia (1972)
  • Farsa de verano (1973)
  • El bachancho (1974)
  • El fabuloso imperio de Juan sin Tierra (1977)
  • Atrapados en la ratonera: Memorias de una novelista (1980)
  • El urogallo (1982)
  • La última Xana: narraciones asturianas (1986)
  • Oviedo en mi recuerdo (1990)
  • En el viejo desván (Memorias) (1991)
  • ¿Podrá la ciencia resucitar al hombre? (1991)
  • Celda común (1996)
  • Moriré sola (1998)
  • Cuentos clásicos (2000)

Referencoj redakti

  1. Fischer, Ana Rodríguez (26a de junio 2014). «Análisis | Mujeres clave de la posguerra». El País. ISSN 1134-6582. Konsultita la 18an de aprilo 2021.

Eksteraj ligiloj redakti


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Dolores Medio en la hispana Vikipedio.