Don Juan en la mancebía

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Don Juan en la mancebía, drama litúrgico en cuatro actos estas teatraĵo de la hispana verkisto Ramón J. Sender, publikigita en 1968, kiam la aŭtoro estis en sia etapo de ekzilo.[1] La verko temas pri rekreado de la figuro de Don Juan.

Don Juan en la mancebía
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Alvenas don Juan, maljuna, sed ankoraŭ alloga, al Sevilo sed sekrete, ĉar li estas persekutata de la Inkvizicio, serĉe de mono. En bordelo ("mancebía") li rekonas Beatriz, filino de lia kuniĝo kun dola Inés de Ulloa, kies fantomo parolos dum la tuta verko. Aliflanke Chepa rekonas din Juan kaj lian paĝion Ciuti. Beatriz iomete enamiĝas je don Juan, kiu akompanas ŝin al tombejo porti florojn al la tombo de dona Inés; tie don Juan parolas kun la mortintoj doña Inés kaj la komendatoro, sed li ne montras sian identecon al Beatriz, kvankam Chepa ja faras tion en la bordelo, kie estas ankaŭ Inkvizicitoro kaj Mañara, ĝismorta malamiko de don Juan.

La Inkvizicio ĉirkaŭis la domon kaj don Juan savas sin ŝajnigante sin amanto de Beatriz. En la tombejo Chepa mortigas lin kaj kiam don Juan alvenas al la ĉielo okazas amuza sceno kun Sankta Petro, kies helpanto permesas al don Juan kaj doña Inés malsupreniri al la nupto de Beatriz kun Hermes, sed ili estas arestitaj kaj akuzitaj je incesto (Beatriz) kaj je sorĉado (Hermes). Okazas tumulto pri la arestitoj kaj la mono de don Juan, kaj tiukadre Beatriz mortas dum torturo kaj doña Inés konfesas al don Juan, ke li ne estas la patro de Beatriz, sed Mañara.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Analizo redakti

Temas pri teatraĵo verkita plej verŝajne por legado pli ol por ludado.

Referencoj redakti

  1. Ramón J. Sender, Don Juan en la mancebía, drama litúrgico en cuatro actos, México, Mexicanos Unidos, 1968; Elizabeth Espadas, A lo largo de una escritura. Ramón J. Sender. Guía bibliográfica. Instituto de Estudios Altoaragoneses, Huesca, 2002. ISBN = 84-8127-126-8 p. 44.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Elizabeth Espadas, A lo largo de una escritura. Ramón J. Sender. Guía bibliográfica. Instituto de Estudios Altoaragoneses, Huesca, 2002. ISBN = 84-8127-126-8

Eksteraj ligiloj redakti