Dota 2

Dota 2 (Defense of the Ancients 2) estas enreta videoludo por multludantoj de Valve Corporation por VindozoLinuksoMac OS X.

Dota 2
Disvolvo Valve Corporation
Eldoninto Valve Corporation
Distribuo Steam
Scenaro Ted Kosmatka
Muziko Jason Hayes
Dato de lanĉo Julio 9, 2013
Serio Dota
Antaŭita de Defense of the Ancients
Versio 7.32e (de Marto 6, 2023)
Platformo Vindozo
Linux
Mac OS X
Licenco nelibera permesilo
Ĝenro Multludista enreta ludo, realtempa strategiludo
Ludomaniero multludista videoludo
Lingvo 26 lingvojn (Inter: Angla lingvo, franca lingvo, germana lingvo, hispana lingvo, ĉina lingvo, korea lingvo, rusa lingvo, pola lingvo, portugala lingvo, rumana lingvo, turka lingvo)
Regilo komputila klavaro
vdr

Ludmaniero redakti

Ludantoj ordiĝas en du paraj teamoj de herooj (angle: Heroes), kvin kontraŭ kvin. Ekde la 12-a de decembro 2016, kiam la versio 7.0 estis elsendita, ekzistas 113 herooj por elekti. Ĉiu ludanto komencas ĉe kontraŭaj flankoj de mapo en areo nomata la "fonto" (angle : "Fountain"), proksime tiel nomata la Ancient. Teamo venkas la matĉon kiam la Ancient de la kontraŭa teamo estas detruita. Por detrui la Ancient, ĉiu teamo devas batali tra turoj kiuj lokas laŭ pado al ĉiu bazo, nomita vojeto (angle: Lane). Survoje, ĉiu ludanto gajnas nivelojn per mortigado de Herooj kaj Sbiroj (angle: Creeps, roluloj kiuj senĉese regeneras kaj atakas la kontraŭan teamon, ne kontrolita de ludantoj) de la kontraŭa teamo, kaj per mortigado de neŭtralaj monstroj. Kompletigante objektivojn rekompencos oro (angle: gold) al ludantoj, kiu estas uzata por aĉeti utilaĵojn.

Eksteraj ligiloj redakti