La dovelo, en arkitekturo kaj konstruinĝenieriko, estas konstru-elemento kiu konsistas el arko kiu povas esti el diversaj materialoj, kiel la briko aŭ la ŝtono. Nuntempe ellaboriĝas el betono, ŝtalbetonoantaŭplektita betono.

Partoj de la "klasika" arko, mezpunkta, en ŝtono.

En la klasika arkitekturo, la dovelo estas peco, kutime el ŝtono, kojnoforma kiuj konsistigas la arkon aŭ la volbon kaj karakteriziĝas pro sia radia situo.

Laŭ Francisko Azorín dovelo estas Ĉiu prisma peco de pecigita arkaĵo.[1] Kaj li indikas etimologion el la latina dolium.[2]

La dovelo de la centro, kiu fermas la arkon, nomiĝas ŝlosoŝtono. La fundamentaj doveloj de la ekstremoj, kiuj ricevas la pezon, nomiĝas arkaĵa bazo-ŝtono. La interna parto de dovelo nomiĝas intradoso kaj la dorso ne videblas ĉar ĝi troviĝas ene de la konstruaĵo, trasdoso.

NotojRedakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 59.
  2. Azorín, samloke.