La Dr. Zamenhofpark estas urboparko en la urbo Leeuwarden en la nederlanda provinco Frislando.

Dr. Zamenhofpark
Statuo Dr. Zamenhof en la parko
Statuo Dr. Zamenhof en la parko
Statuo Dr. Zamenhof en la parko
parko
Situo

Geografia lokigo sur la mapo : Nederlando

(Vidu la situon sur mapo : Nederlando)
Dr. Zamenhofpark

Geografia lokigo sur la mapo : Frislando

(Vidu la situon sur mapo : Frislando)
Dr. Zamenhofpark
Geografia situo 53° 12′ 32″ N, 5° 48′ 52″ O (mapo)53.2088895.814444Koordinatoj: 53° 12′ 32″ N, 5° 48′ 52″ O (mapo)
Map
Dr. Zamenhofpark
Lando(j)  Nederlando
Urbo Leeuwarden (Ljouwert)
Urboparto Cambuurshoek
Geografio
Trajtoj
Kreo 1942
Tipo Publika parko
vdr

La parko nomiĝis, ekde 1942, Oosterpark (Orienta parko). En 1959 ĝi estis alinomita al Dr. Zamenhofpark.[1] Nomumita laŭ Ludwik Lejzer Zamenhof kun sia pseŭdonimo Dr. Esperanto.

Lia statuo estis inaŭgurita en 1975 fare de la tiama urbestro Harmsma (Brandsma?) kaj farita de la artisto Doekle Blanksma, admiranto de Zamenhof. Li faris la betonan statuon en la 1950-aj jaroj en sia libertempo. La origina statuo estas prilaborita kaj gisita en bronzon fare de J. Kipte.

La busto estis ŝtelita en 2017.

Ĝi estis unu el la Esperantomonumentoj en Nederlando.

La parko kun lageto longas 350 metrojn kaj havas areon de 2 hektaroj. Ĝi situas inter la Pasteurweg, Boerhavestraat, Robert Kochstraat kaj la Archipelweg. En la parko ankaŭ situas artaĵo el 1966 de la artisto Tseard Visser.

Referencoj redakti

  1. Leeuwarder straatnaamgeving Arkivigite je 2019-03-27 per la retarkivo Wayback Machine op historischcentrumleeuwarden.nl

Vidu ankaŭ redakti