Lejzer Joseleviĉ Zamenhof (naskiĝinta en 1860 en Bjalistoko) estis kuzo de Ludoviko Lazaro Zamenhof, kun kiu oni foje konfuzis lin pro sama nomo kaj tre proksima aĝo. Li estis filo de Sora Ickovna kaj Josel Fajveloviĉ Zaminof el Tykocin.

Familio Zamenhof

Parencaro de L. L. Zamenhof,
la iniciatinto de Esperanto

Idoj de Fabian Zamenhof (1800/1801-1861):
(ĉiu ŝtupo de la listo egalas al unu generacio)


Detaloj kaj fontoj ĉe Familio Zamenhof.

Laŭ iu dokumento Lejzer (Lazaro) Zamenhof, kiu estis tre malbona lernanto, forlasis la bjalistokan gimnazion kaj fuĝis al Grodno, kie li planis ŝanĝi sian konfesion. Sed en la naskiĝregistro de la judaj loĝantoj de Bjalistoko en la jaro 1860 sur la paĝo 18 estas la naskiĝdokumento kaj la cirkumciddokumento de la dua Lejzer, “filo de Josel Fajveloviĉ Zaminof (!) el Tykocin kaj Sora Ickovna”, do — kuzo de Lejzer, konata kiel Ludoviko, la filo de Marko.[1]

La ekziston de samnoma persono preskaŭ samaĝa kun Ludoviko estas apenaŭ konata. Kion faris la samnomulo? Kiajn rilatojn inter si ili havis? Ja ili estis samaĝuloj (inter ili estis nur 10-monata aĝodiferenco), proksimaj kuzoj kaj frekventis la saman realan lernejon. Kial Ludoviko kaj lia familio ne menciadis la duan Lazaron?

Sed la originaleco de la naskiĝdokumento de la dua Lazaro vekas kelkajn dubojn. Ĝi estas skribita rande de la paĝo per alia skribmaniero, kiu aperas en la registroj fine de la 60aj kaj komence de la 70aj jaroj de la 19a jc., krome kun ripetita numero. Tiu enskribo estis farita verŝajne laŭ decido de la urbaj aŭtoritatoj.

Tamen en la aktuala stato de la afero, la ekziston de la dua Lazaro Zamenhof oni devas opinii pruvita. Do plej verŝajne Lazaron Joseleviĉ (la filon de Josef Volf) ne Lazaron Markoviĉ (la filon de Marko) Zamenhof koncernis la historio pri la forlaso de la lernejo kaj de la petdeklaro pri la ŝanĝo de la konfesio en 1875. Akceptante tian interpreton estos evitita konflikto kun aliaj dokumentoj precipe kun la dokumentoj el la varsovia lernejo, laŭ kiuj Ludoviko lernis tiutempe en Varsovio kaj apartenis al la plej bonaj lernantoj.

Referencoj redakti