Zamenhof/mallonge vivintaj familianoj
Listartikolo en Vikipedio
(Alidirektita el Hersz Zamenhof)
En ĉi tiu paĝo estas listigitaj anoj de la familio Zamenhof kiuj mallonge vivis (forpasis kiam infanoj).
Gefratoj de LudovikoRedakti
- Fejgla Zamenhof (1862-1866)
Hersz ZamenhofRedakti
Hersz Zamenhof (alia nomo Gersz Zamengof) naskiĝis en majo aŭ junio 1870 en Bjalistoko (tiam en Rusio). Li mortis la 24-an de julio 1870.
Mina ZamenhofRedakti
Mina Zamenhof (alia nomo Minna Zamengof) naskiĝis la 28-an de novembro 1872 en Bjalistoko (tiam en Rusio). Ŝi mortis la 20-an de januaro 1873.
Gekuzoj de LudovikoRedakti
Gefiloj de Josel Wolf Zamenhof la onklo de Ludoviko
- Chajka Zamenhof (1858-1862), seninfana
- Rebeka Zamenhof (1867- 1874), seninfana
- Frejda Zamenhof (1868-1870), seninfana
AliajRedakti
- Fabian Zamenhof (naskiĝis 1913, mortis 1923 pro skarlatino) estis filo de Miĥajl Zamenhof, kaj ties edzino Jelizaveta Miĥajlovna. Li estis nepkuzo de Ludoviko (nepo de lia kuzo Fabian ).