Zoja Miĥajlovna Zamenhof
Zoja Miĥajlovna Zamenhof (naskiĝis la 2-an de junio 1924, mortis la 19-an de oktobro 1992 en Moskvo) estis filino de Miĥajl Zamenhof kaj ties edzino Jelizaveta Miĥajlovna.
Zoja Miĥajlovna Zamenhof | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de junio 1924 en Moskvo |
Morto | 19-an de oktobro 1992 (68-jara) en Moskvo |
Lingvoj | Esperanto • rusa |
Ŝtataneco | Sovetunio |
Alma mater | Moscow State University, Faculty of Law |
Familio | |
Patro | Miĥajl Zamenhof |
Patrino | Jelizaveta Miĥajlovna Zamenhof |
Frat(in)o | Lev Miĥajloviĉ Zamenhof |
Okupo | |
Okupo | esperantisto • juristo |
Ŝi estis doktoro pri juro, aŭtoro de fakaj libroj. Dum la jaroj de la sovetia renaskiĝo de la esperanto-movado en 1958-1959 ŝi partoprenis Esperanto-kurson de Nikolaj Rytjkov kaj aktivis en la movado.
Post kiam Boris Kolker retrovis ŝin meze de la 1980-aj jaroj, ŝi denove aktiviĝis en Esperanto-vivo, interalie membris en la moskva E-klubo „Scio“, klubo de sciencistoj-esperantistoj.
Eksteraj ligilojRedakti
- Pri geparencoj de L.L.ZAMENHOF en Rusio, NikSt, 21.05.95