Lev Miĥajloviĉ Zamenhof
Lev Miĥajloviĉ Zamenhof (naskiĝis la 25-an de decembro 1920, mortis la 26-an de januaro 1995) estis filo de Miĥajl Zamenhof kaj ties edzino Jelizaveta Miĥajlovna. Li estis kolonelo instruisto de la sovetia armeo kaj ene de ĝi instruisto de fizika kulturo. Li okupiĝis ĉefe pri konstruado de sportaj objektoj (stadionoj, sportaj centroj ktp.) por armeaj sportistoj.
Lev Miĥajloviĉ Zamenhof | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de decembro 1920 |
Morto | 26-an de januaro 1995 (74-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto • rusa |
Ŝtataneco | Rusio |
Familio | |
Patro | Miĥajl Zamenhof |
Patrino | Jelizaveta Miĥajlovna Zamenhof |
Frat(in)o | Zoja Miĥajlovna Zamenhof |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Li neniam okupiĝis pri Esperanto kaj havas neniun ligon al ĝi krom la parenceco kun L. L. Zamenhof.
Literaturo
redakti- Sidorov, Anatolo. (2022) Esperantistoj de Sovetunio, kiuj batalis kontraŭ nazioj en la 2-a mondmilito (pdf), Redaktis kaj aranĝis Nikolao Gudskov, provlegis Svetlana Smetanina (esperante), Moskvo–Sankt-Peterburgo: Rusia Esperantista Unio, p. 49. “Sidorov, 2022”.