Fani Pikover

(Alidirektita el Fejgla Zamenhof)

Fani(a) (jide Fejgla) PIKOVER, nask. ZAMENHOF (naskiĝis la 31-an de marto[jul.]/ 12-an de aprilo 1862[greg.] en Bjalistoko[1]) estis fratino de L. L. Zamenhof[2].

Fani Pikover
Persona informo
Naskiĝo 12-an de aprilo 1862 (1862-04-12)
en Bjalistoko, Hrodna/Grodna gubernio,  Rusia Imperio
Morto nekonata
Loĝloko Veisiejai
Familio
Patro Marko Zamenhof
Patrino Rozalia Zamenhof
Frat(in)oj Mina Zamenhof • Ida ZamenhofAleksander ZamenhofHenriko ZamenhofLeono ZamenhofFelikso Zamenhof • Herŝ Zamenhof • L. L. Zamenhof • Sora Dvora Zamenhof • Aŭgusta Hermelin
vdr
La domo de Fani Pikover en Veisiejai, en kiu loĝis LLZ

Ŝi naskiĝis kiel la dua infano de Marko kaj Rozalia Zamenhof. Ekde 1881, post edziniĝo al loka apotekisto Pikover, ŝi loĝis en la litova urbeto Veisiejai. La edzo estis mense malsana, kaj Fani invitis sian fraton Ludovikon por eklabori en la urbo kiel kuracisto kaj samtempe helpi al la edzo. Zamenhof restis tie 4 monatojn en 1885[1].

Ŝi havis tri infanojn[2].

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Aleksander Korĵenkov: Homarano. La vivo, verkoj kaj ideoj de d-ro L. L. Zamenhof. Sezonoj, Litova Esperanto-Asocio 2011
  2. 2,0 2,1 Heroldo de Esperanto, 21.03.1925