Malfermi la ĉefan menuon

Romana Zamenhof

pola esperantisto

Franca esperantisto - Pola esperantisto

Familio Zamenhof
GdZ-Familio Zamenhof.png

Parencaro de L. L. Zamenhof,
la iniciatinto de Esperanto

Idoj de Fabian Zamenhof (1800/1801-1861):
(ĉiu ŝtupo de la listo egalas al unu generacio)


Detaloj kaj fontoj ĉe Familio Zamenhof.

Romana ZAMENHOF (naskiĝis en 1904 en Varsovio, mortis en oktobro 1975 en Parizo pro koratako), d-rino, estis filino de Felikso Zamenhof, frato de Ludoviko Lazaro Zamenhof.

Kvankam ŝi neniam estis aktiva en la Esperanto-movado, ŝi tamen flue parolis Esperanton.

Ŝi estis farmaciistino en la Varsovia geto, de kie ŝin savis familio Pedowski per riska maniero.

Dum 20 jaroj ŝi vivis en Maroko kaj poste ĉe sia fratino Maryla en Parizo. Ŝi neniam edziniĝis kaj ne havis infanojn.

Eksteraj ligilojRedakti