Nikolaj Rytjkov
Nikolaj RYTJKOV [ritkov] (naskiĝis la 3-an de decembro 1913 en Smolensk, Rusio, mortis la 1-an de septembro 1973 en Londono, pro stomaka kancero) estis Esperanto-aktoro kaj anoncisto ĉe BBC.
Nikolaj Rytjkov | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de decembro 1913 en Smolenska provinco |
Morto | 1-an de septembro 1973 (59-jara) |
Mortokialo | stomaka kancero |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Sovetunio • Unuiĝinta Reĝlando |
Okupo | |
Okupo | esperantisto • teatra aktoro |
Rytjkov eklernis Esperanton en la jaro 1926 ĉe Roman Nikoljskij. Aktoriĝinte ĉe la Akademio de Drama Arto "A. Lunaĉarskij" li estis aktoro de la Teatro Lenin-Komsomol en Moskvo ekde la jaro 1933. Kiel aktiva membro de Sovetrespublikara Esperantista Unio, deklarita en la jaro 1938 spiona organizaĵo, li estis arestita kaj ekzilita al Siberio. Ekde 1956, plene senkulpigita kaj liberigita, li reaktoris en la Teatro Lenin-Komsomol kaj rolis en filmoj kaj ĉe la radio kaj televido en Sovetunio. Kiel kunaŭtoro li partoprenis en la preparado de la Rusa-Esperanta Vortaro de Eŭgeno A. Bokarev. Ofte li deklamis dum kunvenoj de la moskvaj esperantistoj, antaŭ kiuj li unuafoje realigis sian revon: ludi la rolon de Lenin.
En 1963 Nikolaj Rytjkov debutis antaŭ la internacia Esperanto-publiko dum la 48-a Universala Kongreso en Sofio. Ekde la jaro 1965 li ofte recitadis en la Esperanto-Kongresoj en Eŭropo, lastfoje en la 56-a Universala Kongreso en Londono. Dum la lastaj jaroj li ludis la rolon de Lenin sur la profesia scenejo ĉe la Okcidentgermana Televido en la telefilmo Bürgerkrieg in Russland ("Intercivitana milito en Rusio") kaj en la teatraĵo Magnificence ("Gloro") en Royal Court Theatre en Londono. BBC elsendis liajn deklamojn el "En la Unua Rondo" kaj "Kancera Hospitalo" de Solĵenicin en la rusa kaj Esperanto, en kiun li mem tradukis la fragmentojn. Li estis okupita pri produktado de radio-kurso pri Esperanto por elsendado el universitataj radio-stacioj, kiam la morto ĉesigis lian agadon.
En Esperanto aperisRedakti
- Elektitaj eroj. Deklamanto Nikolaj Rytjkov. [Teddington (GB)]: Group Five, [1971] Sonkasedo kaj gramofondisko 30cm. 33 t/m. Monofona . 18 poemoj kaj prozaĵoj de Rytjkov, Kalocsay, Shakespeare, Boulton, Auld, Kurzens, Gorki, R. Rossetti, Ito Saburo, kaj Solĵenicin, de div. tradukintoj, registritaj en la Londona Esperanto-Klubo kaj dum la 56a Universala Kongreso de Esperanto. Kun biografiaj notoj de Marjorie Boulton. Registris P. Schilperoord; redaktis Reto Rossetti.
Eksteraj ligilojRedakti
- Antaŭ 75 jaroj: La pereo de Esperanto en Soveta Unio; Ulrich Lins, Esperanto (revuo), februaro 2013 esperante
- sondosiero de 44 minutoj pri li en la retejo Youtube (esperante)