Dragoljub Vukotić

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Dragoljub Vukotić - en cirila alfabeto Драгољуб Вукотић, naskigis la 18-an de julio 1924 en Arilje (Ариље), centra Serbio, mortis en junio 1997 en Beogrado - estis serba fakulo pri socia laboro, kiu surdiĝis en aĝo de 11 jaroj.[1] Inter la jaroj 1955 kaj 1983 - tiam civitano de la ŝtato Jugoslavio - li estis la prezidanto de la Mondfederacio de Surduloj.[2] En 1956 li en la barata ĉefurbo Nov-Delhio partoprenis konferencon kun barataj kaj ĉinaj reprezentantoj por starigi azian oficejon de la federacio, kaj en la jugoslava ambasadejo de la urbo renkontiĝis kun la esperantista mondvojaĝanto Tibor Sekelj. Sekelj helpis al Vukotić kiel interpretisto en tiu malfacila komunika situacio de malsamlingvanoj sen aŭdkapablo. Dum januaro 1957 li sekve akompanis Vukotić al Ĉinio, al kiu tiam ne alvojaĝis turistoj.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti