Mondfederacio de Surduloj

La Mondfederacio de Surduloj (angle World Federation of the Deaf (WFD) - estas internacia ne-registara organizaĵo kiu agas kiel tegmenta institucio por naciaj asocioj de surduloj, kun fokuso pri surduloj kiuj uzas signolingvon kaj iliaj familioj kaj amikoj. La organizaĵo celas antaŭenigi la homajn rajtojn de ĉiuj surduloj, kunlaborante kun la Unuiĝintaj Nacioj (kun kiu ĝi havas konsultajn rilatojn) kaj kun diversaj UN-agentejoj kiel la Internacia Organizaĵo de Laboro (IOL) kaj la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS). La mondfederacio estas ankaŭ membro de la Internacia Alianco pri Malkapabloj (angle International Disability Alliance, AID). Informoj akompanataj de gestolingvo igus informojn pli inkluzivaj, pli justaj kaj pli alireblaj por ĉiuj.

Mondfederacio de Surduloj
emblemo
organizaĵo • organizaĵo por la rajtoj de handikapuloj
Komenco 1951 vd
Geografia situo 60° 10′ 32″ N, 24° 56′ 3″ O (mapo)60.175624.9342Koordinatoj: 60° 10′ 32″ N, 24° 56′ 3″ O (mapo)
Sidejo Helsinko
Mondfederacio de Surduloj (Finnlando)
Mondfederacio de Surduloj (Finnlando)
DEC
Mondfederacio de Surduloj
Mondfederacio de Surduloj
Map
Mondfederacio de Surduloj
Retejo Oficiala retejo
vdr
Filmado de gestlingvo.

La nun 11 estraranoj estas ĉiuj surdaj. La centra oficejo de la federacio situas en Helsinko, Finnlando.

En 2021 la federacio iĝos 70-jara.

Vidu ankaŭ redakti

Helen Keller

Gestuno

Signuno

Eksteraj ligiloj redakti

Oficiala retejo (angle, enkonduka filmeto en signolingvo)

(eo) Filmeto de brazila esperantisto montras gestolingvon

(eo) Manalfabeto de Esperanto

(eo) Signuno Arkivigite je 2021-02-05 per la retarkivo Wayback Machine

Referencoj redakti