Drakensberga siskino

(Alidirektita el Drakensberga serino)

La Drakensberga serinoDrakensberga kanario, Serinus symonsi, estas malgranda paserina birdo de la familio de Fringedoj kaj genro de Serinoj kiu enhavas la faman specion de la Kanario kaj aliajn similajn speciojn. Ĝi estas endemia specio de loĝantaj birdoj en orienta Kabprovinco, Transkei kaj okcidenta Natalo en Sudafriko, kaj en Lesoto. Ĝi estas foje atribuita al la genro Pseudochloroptila kiel Pseudochloroptila symonsi .

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Drakensberga serino
Drakensberga serino, masklo
Drakensberga serino, masklo
Drakensberga serino, ino ĉe limo inter Sudafriko kaj Lesoto
Drakensberga serino, ino ĉe limo inter Sudafriko kaj Lesoto
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Serinus
Specio: 'S. symonsi'
Serinus symonsi
(Roberts, 1916)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu afrotropisa specio estas foje konsiderata samspecifa kun la Kaba siskino, Serinus totta de suda Kabprovinco, en kiu kazo la nomiga okcidenta formo estas S. t totta, kaj la orienta formo estas S. t. symonsi.

Tiu surloke komuna sed timida kaj diskreta siskino troviĝas en arbustecaj valoj kaj montetoj de la montoj Drakensbergoj.

Aspekto redakti

La Drakensberga serino averaĝe estas 13–14 cm longa. La vosto havas blankajn bordojn, karaktero diferenciga por ambaŭ seksoj, kaj videbla ĉefe dumfluge. Maskla plenkreskulo havas svage striecan brunan dorson, helbrunajn flugilkovrilojn, pugon kaj supran voston, kaj flavajn subajn partojn. La kapo kaj nukoflankoj estas flavecgrizaj kaj olivecaj. La gorĝo estas brilflava, sed la resto de la subaj partoj estas iom pli senkoloraj.

La ino havas similajn sed pli senkolorajn suprajn partojn kaj ne havas flavon en la plumaro. La kapo kaj subaj partoj estas sablokoloraj kun multaj fajnaj malhelbrunaj strioj en kapo kaj brusto. La junplumaro estas multe kiel tiu de la ino, sed kun pli markata strieco.

Ne estas teritoria koincido kun la iom pli malgranda Kaba siskino, kiu havas blankajn punktojn en flugilplumoj kaj vosto kaj pli uniformajn suprajn partojn.

La alvoko de la Drakensberga serino estas ŝŭii, ofte dumfluge, kaj la kanto, kiel tiu de la Kaba siskino, estas milda kaj agrabla trileco simila al tiu de la Mozambika kanario.

Kutimaro redakti

Reproduktado redakti

Unu kialo malcertigas la taksonomion de tiu specio, ĉar se ĝi estas vera siskino, ĝi estas la ununura kiu reproduktiĝas en kavaĵoj. Ili konstruas neprofundan tasforman neston en fendo aŭ truo en roko, sur kornicoj aŭ inter vegetaĵaro, ĉefe filikoj. Natura arbotruoj rare estas uzataj.

La nesto estas konstruata de la ino el fajna plantomaterialo, kovrita el planta lanugo kaj animalaj haroj. La ovaroj estas de 3 aŭ 4, foje 5, ovoj, kiuj estas kovataj de la ino. Ŝi estas manĝigata de la masklo en la nesto per elglutado.

Manĝo redakti

La Kaba siskino estas vidata en paroj aŭ malgrandaj aroj, moviĝanta diskrete inter arbustoj dum ĝi manĝas semojn (inklude protea), burĝonojn kaj insektojn.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  • Ian Sinclair, Phil Hockey kaj Warwick Tarboton, SASOL Birds of Southern Africa (Struik 2002) ISBN 1-86872-721-1
  • Clement, Harris kaj Davis, Finches and Sparrows de ISBN 0-7136-8017-2