Radiodramo

(Alidirektita el Drama CD)

Radiodramo (radioteatro aŭ aŭdio-dramo) aŭ sondramo estas rekta aŭ registrita ludado de geaktoroj sen vidaj elementoj. Ĝi estas kutime aŭdata per radio aŭ eldonata kiel aŭdlibro. Radiodramo estas ofte nomata kiel "kino por la oreloj". Ĝi havis sian plej grandan popularecon dum la Ora aĝo de Radio, antaŭ televido estis enkondukita.

La roma dramaturgo "Seneko" estas konsiderita kiel pioniro de radiodramo ĉar liaj teatraĵoj estis ludataj de legantoj kiel sonaj teatraĵoj, ne de aktoroj kiel teatraĵoj.[1] Sed, radiodramo per radio havas siajn radikojn en la 19-a jarcento. Richard Hughes estas fama por unu el la unuaj verkistoj specialaj por radio dramo. Hodiaŭ, radiodramo ree iĝis populara kaj oni kreis Dramo-KD-on.

Dramo-KD redakti

Kompakta disko de Dramo (japane: ドラマCD [dorama ŝīdī], de angla drama CD) estas KD por vendi (la video-linio ne estas) kopiinta kelkajn aŭdio-dosierojn de malgranda scenaro surscenigita en radiodramo. La rolojn ludas voĉoaktoroj, legante scenaron aŭ improvizante. Nuntempe, radiodramoj kutime estas kreataj laŭ televidaj programoj aŭ libroj.

Radiodramoj kaj dramo-KD-oj estas popularaj en Japanio inter ŝatantoj de animeo kaj mangao, ĉar tie oni kutime kreas ilin surbaze de iu mangao kaj animeo, kaj la voĉoaktoroj estas sejuoj el la animeo.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Martin Banham: The Cambridge guide to theatre. Cambridge, NY: Cambridge University Press, 1995, p. 896. (angle)