Dred SCOTT (ĉirkaŭ 1799 – 17a de Septembro 1858) estis sklavigita afrik-usonano kiu malsukcese plendis por sia liberigo kaj tiu de sia edzino, nome Harriet Robinson Scott, kaj de iliaj du filinoj en la kazo "Dred Scott kontraŭ Sandford" de 1857, populare konata kiel "decido pri Dred Scott".

Dred Scott
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1798 (1798-11-30)
en Southampton County
Morto 17-an de septembro 1858 (1858-09-17) (59-jaraĝa)
en Sankta Luiso
Mortokialo tuberkulozo
Tombo Calvary Cemetery
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Familio
Edz(in)o Harriet Robinson Scott
Okupo
Okupo aktivulo
vdr

Dred Scott estis sklavo kies posedanto portis lin el sklaveca ŝtato al libera teritorio laŭ la Misuria Kompromiso. Post Scott estis revenigita al la sklaveca ŝtato li plendis al federacia kortumo por sia libereco. Lia plendo estis malakaceptita en la fama kazo Dred Scott kontraŭ Sandford (1857). [1] La ĉefjuĝisto de la Suprema Kortumo Roger B. Taney en la decido verkis, ke nigruloj ne estas civitanoj kaj el tio derivas neniu rajto el la Usona Konstitucio. Kvankam multaj Demokratoj deziris, ke la kazo Dred Scott finigos la disputon pri sklaveco en la usonaj teritorioj, la decido levis pluan koleron en la Nordo.[2] Abraham Lincoln denoncis ĝin kiel produkto de konspiro de Demokratoj por subteni Sklavecan Povon (nome Sklavokratio).[3] Li argumentis, ke la decido estis klara devojigo disde la Usona Deklaro de Sendependeco; li diris, ke kvankam la Patroj-fondintoj ne kredis, ke ĉiuj homoj estas egalaj en ĉiuj aferoj, ili kredis, ke ĉiuj homoj estas egalaj "en kelkaj nemalhaveblaj rajtoj, inter kiuj estas vivo, libero kaj la deziro al feliĉo".[4]

La debatoj kaj polemikoj rilate al tiu kazo ludis gravan rolon en la politika kariero de Lincoln al la Prezidenteco.

Notoj redakti

  1. Kvankam la nomo de la kazo en la Suprema Kortumo estas Dred Scott v. Sandford, la fakta familinomo de la kontraŭanto estis "Sanford". Aktisto misliterumis la nomon, kaj la kortumo neniam korektis la eraron. (1988) “What the Court Decided in Dred Scott v. Sandford”, The American Journal of Legal History 32 (4), p. 373–390. doi:10.2307/845743. 
  2. White 2009, pp. 236–238.
  3. Zarefsky 1993, pp. 69–110.
  4. Jaffa 2000, pp. 299–300.

Bibliografio redakti

  • Jaffa, Harry V. (2000). A New Birth of Freedom: Abraham Lincoln and the Coming of the Civil War. Lanham, Maryland: Rowman & Littlefield. ISBN 978-0-8476-9952-0.
  • White, Ronald C. (2009). A. Lincoln: A Biography. New York, New York: Random House. ISBN 978-1-58836-775-4.
  • Zarefsky, David (1993). Lincoln, Douglas, and Slavery: In the Crucible of Public Debate. Chicago, Illinois: University of Chicago Press. ISBN 978-0-226-97876-5.