Drhovle estas municipo en Ĉeĥio. Ĝi situas en Sudbohemia regiono, distrikto Písek. Vivas ĉi tie 611 loĝantoj (2023). Origine formis ĝin du partoj, apartenantaj al la burgo Zvíkov.

Drhovle
municipo
Drhovle
Oficiala nomo: Drhovle
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudbohemia regiono
Distrikto Distrikto Písek
Administra municipo Písek
Historia regiono Bohemio
Situo Drhovle
 - alteco 456 m s. m.
 - koordinatoj 49° 20′ 01″ N 14° 02′ 26″ O / 49.33361 °N, 14.04056 °O / 49.33361; 14.04056 (mapo)
Areo 23,25 km² (2 325 ha)
Loĝantaro 611 (2023)
Denseco 26,28 loĝ./km²
Unua skribmencio 1323
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 397 01
NUTS 3 CZ031
NUTS 4 CZ0314
NUTS 5 CZ0314 549380
Katastraj teritorioj 4
Partoj de vilaĝo 7
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Drhovle
Retpaĝo: www.drhovle.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La ĉefa memorindaĵo de la vilaĝo estas renesanca fortikaĵo, rekonstruita ĉirkaŭ la jaro 1700 je baroka kastelo. Ampleksan rekonstruon ĝi trapasis en la jaro 2003. La kastelo ne estas publike alirebla, ekde 1953 ĝi servas kiel pensiulejo.

Kadre de aŭtuna kermeso en la kastelo okazas tradicia festeno, dum la antaŭpaska karnavalo eblas spekti procesion kun popolmaskoj.

En la ĉirkaŭaĵo de la vilaĝo troviĝas pluraj kapeletoj el la 1-a duono de la 19-a jarcento kaj tilioaleoj.