Drmoul (germane Dürrmaul) estas municipo en Ĉeĥio, kiu troviĝas en distrikto Cheb, regiono Karlovy Vary. Vivas ĉi tie 1 014 loĝantoj (2023).

Drmoul
germane Dürrmaul
municipo
Drmoul
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Drmoul
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Karlovy Vary
Distrikto Distrikto Cheb
Administra municipo Maránské Lázně
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Subbohem. montetaro
Situo Drmoul
 - alteco 562 m s. m.
 - koordinatoj 49° 56′ 21″ N 12° 39′ 56″ O / 49.93917 °N, 12.66556 °O / 49.93917; 12.66556 (mapo)
Katastro 6,37 km² (637 ha) Drmoul
Loĝantaro 1 014 (2023)
Denseco 159,18 loĝ./km²
Unua skribmencio 1366
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 354 72
NUTS 3 CZ041
NUTS 4 CZ0411
NUTS 5 CZ0411 554511
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Drmoul
Retpaĝo: www.obecdrmoul.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Historio redakti

La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1366-1368.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869803
1880916
1890963
19001 038
19101 240
19211 126
JaroLoĝantoj
19301 349
1950680
1961773
1970739
1980734
1991720
JaroLoĝantoj
2001751
2014921
2016963
2017987
2018986
20191 011
JaroLoĝantoj
20201 013
2021987
20221 002
20231 014

Juda tombejo redakti

Arbara juda tombejo en Drmoul troviĝas proksimume 2 km okcidente de municipo Drmoul, en deklivo de monteto Panský vrch premita de picea kreskaĵaro. La tombejo estas fere de fakuloj agnoskata kiel tre malnova kaj konservita kun klasicismaj kaj granitaj tomboŝtonoj. Granda parto de la tomboŝtonoj havas florajn motivojn kaj pro tio ili estas vicigataj ĝis popola arto. La plej malnova tomboŝtono estis rekonita el la jaro 1656. Temas pri viro Jicchok, patro de Jaak.

Cech sv. Víta redakti

 
Monumento al pereinta vilaĝo, skribita en la germana kaj la ĉeĥa lingvoj (el kontraŭa flanko)

Cech svatého Víta (germane St. Veits Zeche) estas pereinta vilaĝo, situinta el pli granda parto en la katastro de hodiaŭa municipo Drmoul kaj el malpli granda parto en katastra teritorio de municipo Trstěnice. Post dua mondmilito ĉi tie estiĝis armea spaco, kiu estis fermita ĝis la 1990-aj jaroj. En la jaro 2010 ĉi tie estiĝis instruiga pado kaj en la jaro 2011 estis senvualigita monumento al la pereinta municipo.