Kanguruinsula emuo

(Alidirektita el Dromaius baudinianus)

La Kanguruinsula emuo (Dromaius novaehollandiae baudinianus) estas formortinta subspecio de la Emuo. Ĝi troviĝis endemie en la Kanguru-Insulo, sude de Aŭstralio, kie ĝi restis izolata. Tiu insulo estis tiam konata kiel Ile Decrés fare de la membroj de la Ekspedicio Baudin. Ĝi diferencas el la kontinenta Emuo ĉefe pro ties malgrando. Tiu specio iĝis formortinta ĉirkaŭ 1827.[1]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kanguruinsula emuo
Ilustracio de Charles-Alexandre Lesueur, baze sur ekzempleroj el la ekspedicio de Baudin kaj specimenoj kaptitaj ĉe la Ĝardeno de Plantoj (Parizo). La animaloj estis supozitaj masklo kaj ino de la sama specio, sed estas eble Kanguruinsula emuo kaj Kinginsula emuo
Ilustracio de Charles-Alexandre Lesueur, baze sur ekzempleroj el la ekspedicio de Baudin kaj specimenoj kaptitaj ĉe la Ĝardeno de Plantoj (Parizo). La animaloj estis supozitaj masklo kaj ino de la sama specio, sed estas eble Kanguruinsula emuo kaj Kinginsula emuo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Subklaso: Neornithes
Ordo: Strutoformaj
Familio: Dromaiedoj
Genro: Dromaius
Specio: Dromaius novaehollandiae baudinianus
Konserva statuso

Konserva statuso: Formortinta
Sinonimoj

Dromiceius novaehollandiae baudinianus

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Taksonomio redakti

 
Pentraĵoj de la Emuo el Kanguruinsulo

Ĝi estis malkovrita al eŭropanoj en 1802 de Matthew Flinders kaj registrita kiel tre komuna ĉe la golfo Nepean. La unuaj ostoj de la specio estis malkovritaj en 1903 ĉe Brecknells, sablejaj montetoj de la okcidenta flanko de Kabo Gantheaume. Dekomence estis konfuzo pri la taksonomia statuso kaj geografia origino de la Kanguruinsula emuo, partikulare pri ties rilato kun la Kinginsula emuo, kiu estis ankaŭ transportita al Francio kiel parto de la sama ekspedicio. La loglibroj de la ekspedicio malsukcesis klarigi kie kaj kiam oni kolektis tiujn nanajn emuajn individuojn. Tio kondukis al fakto ke ambaŭ taksonoj estis interpretitaj kiel unusola taksono kaj ke ĝi originiĝis el la Kanguruinsulo. Pli ĵusaj trovoj de subfosilia materialo kaj sekvaj studoj pri la Kinginsula emuo kaj la Kanguruinsula emuo konfirmis ties separatan geografian originon kaj distingan morfologion.[2]

En sia libro de 1907 nome Extinct Birds, Walter Rothschild certigis, ke la priskribo fare de Vieillot fakte aludis al la kontinenta Emuo, kaj ke la nomo D. ater estis tiele jam okupita. Konsiderinte la haŭtaĵon de la Nacia Muzeo de Natura Historio de Parizo estis el la Kanguruinsulo, li faris ĝin la tipa specimeno de lia nova specio Dromaius peroni, nomita laŭ la franca naturalisto François Péron, kiu estas la ĉefa fonto de informaro pri la birdospecio dumviva.[3] La aŭstralia amatora ornitologo Gregory Mathews stampis pliajn nomojn komence de la 1910-aj jaroj, inklude novan genronomon, Peronista, ĉar li supozis, ke la Kinginsula emuo kaj la Kanguruinsula emuo estis genre distingaj el la kontinenta Emuo.[4] Postaj fakuloj plendis, ke la subfosiliaj restoj trovitaj en Kinginsulo kaj en Kanguruinsulo ne estis klare diferencaj, kaj ke ili apartenis al la sama taksono.[5] En 1959, la franca ornitologo Christian Jouanin proponis, ke neniu el la haŭtaĵoj estas fakte el Kanguruinsulo.[6] En 1990, Jouanin kaj Jean-Christophe Balouet demonstris, ke la muntita haŭtaĵo de Parizo venis el Kinginsulo, kaj ke almenaŭ unu viva birdo estis alportita el ĉiu insulo.[7] Ĉiuj sciencaj nomoj donitaj al la Kanguruinsula emuo estis bazitaj sur specimenoj el Kinginsulo aŭ estis nevalidaj, lasante ĝin sennoma. Pli ĵusaj trovoj de subfosilia materialo kaj sekvaj studoj pri la Kinginsula emuo kaj la Kanguruinsula emuo, ĉefe de Shane A. Parker en 1984, konfirmis ties separatan geografian originon kaj distingan morfologion. Parker nomigis la Kanguruinsulan emuon Dromaius baudinianus, laŭ la estro de la franca ekspedicio.[8] Li bazis ĝin sur subfosilia specimeno el Kanguruinsulo, Suda Aŭstralio.[9][10] Specimeno SAM B689Ib, nome maldekstra tarsometatarso, estas la holotipo.[11]

La specio estas konata el historiaj observorakontoj kaj el ostoj, inklude kelkajn ĉe la Sudaŭstralia Muzeo. La muntita haŭtaĵo kiu povas esti vidata ĉe la Naturhistoria Muzeo de Ĝenevo en Svisio kaj la skeleto ekspoziciita ĉe la Naturhistoria Muzeo de Parizo apartenas al la sama individuo. La ĝeneva specimeno estas tiele la ununura haŭtaĵo surtere de tiu taksono.

Oni supozis ke tiu emuo loĝis en la interna arbaro.[12]

La formorto de la specio estis atribuita al ĉasado kaj al habitatoklarigado pere de incendioj.[13]

Rilato kun homoj redakti

 
Ilustracioj de Emuo el Kanguruinsulo fare de Lesueur

Kelkaj emuaj specimenoj apartenantaj al diferencaj subspecioj estis senditaj al Francio, kaj vivaj kaj mortaj, kiel parto de la ekspedicio. Kelkaj el tiuj survivas en eŭropaj muzeoj nune. La ŝipo Le Naturaliste alportis unu vivantan specimenon kaj unu haŭtaĵon de kontinenta Emuo al Francio en Junio de 1803. La ŝipo Le Géographe kolektis emuojn kaj el Kinginsulo kaj el Kanguruinsulo, kaj almenaŭ du vivantaj Kinginsulaj individuoj, supozite kaj masklo kaj ino laŭ kelkaj fontoj, estis tenitaj en Francio en Marto de 1804. Tiu ŝipo alportis ankaŭ haŭtaĵojn de kvin junuloj kolektitaj el diferencaj insuloj. Du el tiuj haŭtaĵoj, kies deveno estas nekonata, estas nune en Parizo kaj Torino respektive, dum la resto perdiĝis.[5]

La trivolumena rakonto de la ekspedicio fare de Péron en 1807, nome Voyage de découverte aux terres Australes, enhavas ilustracion (plato 36) de "kazuaroj" fare de Charles-Alexandre Lesueur, kiu estis la oficiala artisto dum la veturado de Baudin. Oni klarigas, ke la montritaj birdoj estas el "Ile Decrès", nome franca nomo por la Kanguruinsulo, sed estas konfuzo pri ĉu kio estas fakte pentrita.[5] La du plenkreskaj birdoj estas etikeditaj kiel kaj masklo kaj ino de la sama specio, ĉirkaŭata de junuloj. La familigrupo montrita estas malprobabla, ĉar reproduktaj paroj de la kontinenta Emuo disiĝas post la masklo ekkovas la ovojn. La preparaj skizoj de Lesueur ankaŭ indikas, ke tiuj povas esti pentritaj el la kaptivaj birdoj en la Ĝardeno de Plantoj, kaj ne estas naturaj birdoj, kiuj estus pli malfacile observeblaj dum etendaj periodoj.

La aŭstralia muzezorganto, nome Stephanie Pfennigwerth, anstataŭe proponis, ke la pli granda, helruĝeca "masklo" estis fakte pentrita el kaptiva Kanguruinsula emuo, ke la pli malgranda, malhela "ino" estas kaptiva Kanguruinsula emuo, ke la scenejo estas fikcia, kaj ke la seksoj de la birdoj estas nedeterminebla. Ili povas anstataŭe nur esti supozinta, ke temas pri masklo kaj ino de la sama specio pro ties diferenco laŭ grando. Hokeca ungego ĉe la "masklo" estis interpretita kiel pruvo ke ĝi estis vivanta en kaptiveco, kaj ĝi povas indiki ankaŭ, ke la pentrita specimeno estas identa al la skeleto de Kanguruinsula emuo de Parizo, kiu havas misformintan fingron. La junulo dekstre povus esti bazita sur la haŭtaĵo de Parizo de proksimume kvinmonata specimeno de Kinginsula emuo, kiu povas siavice esti la individuo kiu mortiĝis sur la ŝipo Le Geographe dum akra vetero, kaj estis supozeble remburita tie mem fare de Lesueur mem. La idoj povas esti anstataŭe simple estis bazitaj sur tiuj de kontinentaj emuoj, ĉar oni konas neniun kolektita.[14]

Notoj redakti

  1. Stattersfield et al. 1998.
  2. Heupink, T. H.; Huynen, L.; Lambert, D. M. (2011). "Ancient DNA suggests dwarf and 'giant' emu are conspecific". In Fleischer, Robert C. PLoS ONE 6 (4): e18728. doi:10.1371/journal.pone.0018728. PMC 3073985. PMID 21494561
  3. Rothschild, W. (1907). Extinct Birds. London: Hutchinson & Co. pp. 235–237. http://www.archive.org/download/extinctbirdsatte00roth/extinctbirdsatte00roth.pdf
  4. Mathews, G. M.; Iredale, T. (1921). A Manual of the Birds of Australia. H.F. & G. Witherby. p. 5. doi:10.5962/bhl.title.14116
  5. 5,0 5,1 5,2 Hume, J. P.; Walters, M. (2012). Extinct Birds. London: A & C Black. pp. 19–21. ISBN 1-4081-5725-X.
  6. C., Jouanin (1959), "Les emeus de l'expédition Baudin", L'Oiseau et la Revue Française d'Ornithologie 29: 168–201
  7. Balouet, J. C.; Jouanin, C. (1990). "Systématique et origine géographique de émeus récoltés par l'expédetion Baudin". L'Oiseau et la Revue Française d'Ornithologie: 314–318.
  8. Parker, S. A. (1984). "The extinct Kangaroo Island Emu, a hitherto unrecognised species". Bull. B.O.C. 104: 19–22.
  9. Davies, S. J. J. F. (2003)
  10. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-03-22. Alirita 2012-03-22.
  11. Parker S (1984) The extinct Kangaroo Island Emu, a hitherto-unrecognised species. Bulletin of the British Ornithologists' Club 104: 19–22.
  12. BirdLife International (2008)(a)
  13. Garnett 1993.
  14. Pfennigwerth, S. (2010). "(William T. Stearn Prize 2009) "The mighty cassowary": The discovery and demise of the King Island emu". Archives of Natural History 37: 74–90. doi:10.3366/E0260954109001661
  • "Species factsheet: Dromaius baudinianus". BirdLife International. 2011. Konsultita la 2011-11-19.</ref>
  • BirdLife International (2008(a)). "Kangaroo Island Emu - BirdLife Species Factsheet". Data Zone. Konsultita la 06 Feb 2009.
  • Davies, S.J.J.F. (2003). "Emus". In Hutchins, Michael. Grzimek's Animal Life Encyclopedia. 8 Birds I Tinamous and Ratites to Hoatzins (2 ed.). Farmington Hills, MI: Gale Group. pp. 83–87. ISBN 0-7876-5784-0.

Eksteraj ligiloj redakti

Bibliografio redakti

  • Baxter, Chris (1995): An Annotated List of the Birds of Kangaroo Island (revised edition). South Australia National Parks and Wildlife Service. ISBN 0-7308-0677-4
  • Garnett, S. (1993): Threatened and extinct birds of Australia. Royal Australasian Ornithologists Union
  • Parker, Shane A. (1984): The extinct Kangaroo Island emu, a hitherto unrecognised species. Bull. Brit. Ornithol. Club 104: 19-22.
  • Stattersfield, Alison J.; Crosby, Michael J.; Long, Adrian J. & Wege, David C. (1998) Endemic Bird Areas of the World: Priorities for Biodiversity Conservation.

Vidu ankaŭ redakti