Dubnice
- Tiu ĉi artikolo temas pri municipo en distrikto Česká Lípa. Pri parto de municipo Lichnov temas artikolo Dubnice (Lichnov).
Dubnice (germane Hennersdorf) estas municipo de Ĉeĥio situanta en distrikto Česká Lípa inter urboj Stráž pod Ralskem kaj Jablonné v Podještědí. Ĝi etendiĝas ĉirkaŭ rojo Dubnický potok en longeco 4 km. Vivas ĉi tie 624 loĝantoj (2023).
Dubnice | |||
germane Hennersdorf | |||
municipo | |||
Preĝejo de Naskiĝo de Virgulino Maria
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Dubnice | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Liberec | ||
Distrikto | Distrikto Česká Lípa | ||
Administra municipo | Mimoň | ||
Historiaj regionoj | Bohemio, Sudetio | ||
Montaro | Zakupa montetaro | ||
Situo | Dubnice | ||
- alteco | 313 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 43′ 34″ N 14° 48′ 32″ O / 50.72611 °N, 14.80889 °O (mapo) | ||
Katastro | 15,82 km² (1 582 ha) Dubnice pod Ralskem | ||
Loĝantaro | 624 (2023) | ||
Denseco | 39,44 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1352 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 471 26 | ||
NUTS 3 | CZ051 | ||
NUTS 4 | CZ0511 | ||
NUTS 5 | CZ0511 561541 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Dubnice | |||
Retpaĝo: www.obecdubnice.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Historio redakti
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1352.
Dubnice estis en la jaroj 1938-1945 konsisto de nazia Germanio. Post la Dua Mondmilito la devena loĝantaro estis ellandigita.
Memorindaĵoj redakti
- Baroka preĝejo de Naskiĝo de Virgulino Maria, kiu estis konstruita en la jaroj 1699-1702 .
- Paroĥo, libere situanta konstruaĵo el la 18-a jarcento.
Naturmemorindaĵoj redakti
En distanco ĉirkaŭ 2,5 km per aerlinio direkte al oriento de la municipo troviĝas naturmemorindaĵo Stříbrník.
Pluaj fotoj redakti
-
Dubnice, municipa ofico kaj lernejo
-
Dubnice, domo n-ro 116
-
Dubnice, domo n-ro 137