Hamr na Jezeře
Hamr na Jezeře (germane Hammer am See) estas municipo de Ĉeĥio situanta norde de eksa armea spaco Ralsko, en orienta parto de distrikto Česká Lípa. En postmilitaj jaroj ĝi estis unu el centroj de minado de uranio, nun ĝi revenas inter refreŝigejan zonon sur bordo de fiŝlago (lago) Hamerský rybník, kun proksima ruino de burgo burgo Děvín kaj vico da naturrezervejoj. Vivas ĉi tie 460 loĝantoj (2023).
Hamr na Jezeře | |||
germane Hammer am See | |||
municipo | |||
Stacio de Mineja savoservo
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Hamr na Jezeře | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Liberec | ||
Distrikto | Distrikto Česká Lípa | ||
Administra municipo | Mimoň | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Zakupa montetaro | ||
Rivero | Ploučnice | ||
Situo | Hamr na Jezeře | ||
- alteco | 320 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 42′ 11″ N 14° 50′ 18″ O / 50.70306 °N, 14.83833 °O (mapo) | ||
Areo | 17,67 km² (1 767 ha) | ||
Loĝantaro | 460 (2023) | ||
Denseco | 26,03 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1322 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 471 28 | ||
NUTS 3 | CZ051 | ||
NUTS 4 | CZ0511 | ||
NUTS 5 | CZ0511 544337 | ||
Katastraj teritorioj | 2 | ||
Partoj de municipo | 3 | ||
Bazaj setlejunuoj | 2 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Hamr na Jezeře | |||
Retpaĝo: www.obechamr.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Ralsko, Křižany, Osečná, Stráž pod Ralskem kaj Dubnice.
Historio redakti
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1322 kiel urbeto kun martelegejo por prilaborado de fererco el proksimaj minejoj, precipe en Děvín kaj Hamerský Špičák. La minejoj estis en la 19-a arcento forlasitaj. Iliaj restaĵoj komune kun la ĉirkaŭaĵo estis nun enmembrigitaj en naturmemorindaĵon Děvín, Ostrý a Schachtstein.
Loĝantaro redakti
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 833 |
1880 | 767 |
1890 | 693 |
1900 | 628 |
1910 | 615 |
1921 | 576 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 624 |
1950 | 403 |
1961 | 408 |
1970 | 397 |
1980 | 341 |
1991 | 247 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 339 |
2014 | 393 |
2016 | 414 |
2017 | 415 |
2018 | 431 |
2019 | 435 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 440 |
2021 | 430 |
2022 | 432 |
2023 | 460 |
Partoj de municipo redakti
- Hamr na Jezeře
- Břevniště
- Útěchovice – naskoloko de signifa kavalira familio Blektové z Útěchovic (apartenis al ili ankaŭ kastelo en Dětenice)
Transporto kaj turismo redakti
En la municipon ne kondukas fervojo, sed kunigo per aŭtobusj estas sufiĉa kaj direkte al Česká Lípa, kaj al Liberec. Kondukas tra ĉi tie ruĝe markita vojo de Stráž pod Ralskem al Osečná kaj komenciĝas ĉi tie verda vojo kondukanta norden.
Refreŝigeja centro - banloka municipo redakti
Sur la strando de Hamra lago estis filmita en la jaro 1952 ĉeĥa filmo Dovolená s Andělem kun Jaroslav Marvan en ĉefrolo.
Pluaj fotoj redakti
-
Strando de baniĝejo de Hamerský rybník
-
Kapelo de Virgulino Maria
-
Hotelo kaj restoracio Pacifik
-
Statuaro Pietà en Hamr
-
Kapelo