200 (nombro)
natura nombro
(Alidirektita el Ducent)
"Ducent" alidirektas ĉi tien. Por la jaro, vidu la paĝon 200.
Ducent (200) estas la natura nombro kiu estas post 199 kaj antaŭ 201.
Pri nombroj (200, 300) redakti
Ĉi tiu ĉapitro estas pri nombroj ekde 200 inkluzive ĝis 300 malinkluzive.
Apartaj nombroj redakti
- 320 x 200 rastrumeroj estas distingkapablo de jam malnova komputila ekrano kaj vidkarto CGA.
- 220, 230 kaj 240 voltoj estas normalaj elektraj tensioj en hejma elektra reto en iuj landoj.
- 225 = 15 * 15
- 256 = 28 (rigardu plu en nenegativa entjera potenco de 2). Do 1-bajta sensigna entjera variablo povas reprezenti entjerojn inter 0 inkluzive kaj 255 inkluzive. Pro tio 255 estas maksimuma nombro kiu prezentas helecon de ĉiu el 3 komponantoj de koloro en plejparto de komputilaj ekranoj.
Aroj redakti
Jenaj aroj enhavas erojn kun numeroj 200 ... 299:
- Normoj de ISO
- NGC-katalogo
- Normoj de GOST
- Jaroj
- Jaro 200 apartenas al la 2-a jarcento
- Jaroj 201 ... 299 apartenas al la 3-a jarcento