Pseŭdocugo

(Alidirektita el Duglasa abio)

Pseŭdocugofalsa cugo (Pseudotsuga) estas genro de la familio pinacoj. Ĝia klasado kaŭzis multe da cerbumado al sciencistoj, kaj memorindas ke ili NE estas abioj, kvankam en pluraj lingvoj oni vokas ilin "abioj de Douglas" (pro tio kelkaj esperantistoj uzas esperante la nomon duglaso, tamen ne oficiala kaj ne agnoskita de la ĉefaj vortaroj).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Pseŭdocugo

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Pinofitoj Pinophyta
Klaso: Pinopsida
Ordo: Pinaloj Pinales
Familio: Pinacoj Pinaceae
Genro: Pseŭdocugo Pseudotsuga
Carrière
Specioj

Vidu tekston

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Nature estas tri specioj en okcidenta Nordameriko, kaj du en orienta Azio (tamen tiuj nombroj varias laŭ la fakuloj). Oni kultivas la Menzies-pseŭdocugon (Pseudotsuga menziesii) eĉ grandskale en Eŭropo.

  • Pseudotsuga macrocarpa - Grandfrukta pseŭdocugo (nur en suda Kalifornio)
  • Pseudotsuga menziesii var. menziesii - Marborda pseŭdocugo (de Brita Kolumbio al Kalifornio)
  • Pseudotsuga menziesii var. glauca - Bluverda pseŭdocugo (de Brita Kolumbio al norda Meksiko)
La bluverda pseŭdocugo
  • Pseudotsuga lindleyana - Meksika pseŭdocugo (Meksiko)
  • Pseudotsuga japonica - Japana pseŭdocugo (Japanio)
  • Pseudotsuga sinensis - Ĉina pseŭdocugo (Ĉinio kaj Tajvano), kun 3-5 varietoj

Post la sekvojoj (kaj eble giganta eŭkalipto) pseŭdocugo estas la plej altastatura arbo. La plej alta vivanta pseŭdocugo atingas ĉirkaŭ 100 metrojn.

Strobilo de Menzies-pseŭdocugo.

Referencoj redakti