Sternaĵo

topologia spaco loke izomorfa al Eŭklida spaco
(Alidirektita el Dukto (matematiko))

En matematiko, sternaĵo estas spaco kiu, en unua plana vido, similas la familiaran spacon de eŭklida geometrio, sed kiu povas havi pli komplikan strukturon kiam vidita entute. Sfero, idealigita versio de la surfaco de la Tero, estas sternaĵo. Loke la Tero aspektas kvazaŭ ĝi estas plata, sed vidita entute ĝi estas ronda. sternaĵo povas esti konstruita per gluado de apartaj eŭklidaj spacoj kune; ekzemple, monda mapo povas esti farita per gluado de multaj mapoj de lokaj regionoj kune.

Alia ekzemplo de sternaĵo estas cirklo. Malgranda peco de cirklo aspektas kiel (malmulte-kurba) porcio de rekta segmento, sed entute la cirklo kaj la segmento estas malsamaj unu-dimensia sternaĵoj. Cirklo povas esti formita per flekso de rekta segmento kaj gluigo de ĝiaj randoj kune. La surfaco de sfero kaj la surfaco de toro estas ekzemploj de du-dimensia sternaĵoj. sternaĵoj estas gravaj objektoj, en matematiko kaj fiziko ĉar ili permesas al pli komplikaj strukturoj esti esprimitaj kaj komprenitaj en terminoj de la bone komprenataj propraĵoj de pli simplaj spacoj.

Aldonaj strukturoj estas ofte difinitaj sur sternaĵoj. Ekzemploj de sternaĵoj kun aldona strukturo estas diferencialeblaj sternaĵoj sur kiuj oni povas uzi kalkulon kaj kvar-dimensia pseŭdo-Rimana sternaĵo kiu modelas spacon kaj tempon en fizika relativeco.

Vidu ankaŭ redakti