Dunant-Pinto

(Alidirektita el Dunantspitze)

Dunant-Pinto iama Ostspitze (prononcu Ost-ŝpi-ce) estas kun alteco de 4 632 m s.m. la dua plej alta pinto sur la teritorio de Svislando. Ĝia nomo signifis en Esperanto Orienta Pinto. Ostspitze situas oriente de Dufour-Pinto en la la Monte-Rosa-Masivo proksime de la landlimo inter Svislando kaj Italio.

Dunant-Pinto

germane Dunantspitze

Monte-Rosa-Masivo kun Ostspitze, Grenzgipfel kaj Dufour-Pinto
Monte-Rosa-Masivo kun (de maldekstre al dekstre): Grenzgipfel, Ostspitze kaj Westspitze
monto
Alteco 4 632 m
Situo Svislando
Montaro Valezaj Alpoj
Geografia situo CH1903: 633285 / 87352 (mapo)45.9369444444447.8677777777778Koordinatoj: 45° 56′ N, 7° 52′ O; CH1903: 633285 / 87352 (mapo) f4
Dunant-Pinto (Kantono Valezo)
Dunant-Pinto (Kantono Valezo)
DEC
Dunant-Pinto
Dunant-Pinto
Situo de Dunant-Pinto
Dunant-Pinto (Svislando)
Dunant-Pinto (Svislando)
DEC
Dunant-Pinto
Dunant-Pinto
Situo de Dunant-Pinto
Map
Dunant-Pinto
Unua grimpo 1854 fare de Christopher Smyth, James G. Smyth kaj E. Smyth
vdr

Alinomado redakti

Dunantspitze kaj Dufourspitze estis origine ĵus la orienta kaj okcidenta pintoj (Ostspitze kaj Westspitze) de la Monte-Rosa-Masivo. Westspitze estis renomita Dufourspitze (Dufour-Pinto en 1863 omaĝe al Guillaume-Henri Dufour, dum Ostspitze konservis sian nomon ĝis oktobro 2014. Ĝi tiam estis renomita Dunantspitze (Dunant-Pinto) omaĝe al Henry Dunant, la svisa fondinto de la Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco (IKRK) en 1863[1].

Unua Grimpo redakti

La unua grimpo sukcesis en la jaro 1854 fare de Christopher Smyth, James G. Smyth kaj E. Smyth.

Referencoj redakti

  1. "Ostspitze alinomita omaĝe al fondinto de la Ruĝa Kruco", swissinfo.ch, 24a de septembro 2014.