La duobla monaĥejo (aŭ ankaŭ, sinsekve, duobla abatejo) estas monaĥeja establaĵo kiu gastigas, en disigitaj strukturoj, monaĥojn kaj monaĥinojn, sub unusola gvido de abatoabatino. El tiuj ekzistis en kristana Oriento ekde la unua duono de la 4-a jarcento. En Okcidento oni konstatas du grandajn ondojn de alestiĝo de tiu tipo de monaĥejoj: tiu de la kelta kristanismo, nome en la 7-a kaj 12-a jarcentoj, kaj tiu de la reformo de la 11-a jarcento kaj de la 12-a jarcento.

Historio redakti

Antikva epoko redakti

Oriento redakti

 
Sankta Pakomjo, fondisto de la monaĥejo de Tabennensis.

Tiu tipo de monaĥa organizo kreiĝis en Oriento samtempe kun la alestiĝo de la kristana cenobitismo:[1] ĝia kreiĝo suldiĝas al la neceso por la virinoj havi ĉe si virojn, la solaj habilititaj celebri la Dian oficon kaj administri la sakramentojn [2] Ŝajnas ke la miksitaj monaĥejoj en Oriento en la unuaj monaĥaj jarentoj estis nombraj.[3]
Inter tiu tipo de monaĥejoj estas kalkulitaj ankaŭ la "familiaj monaĥejoj", en kiuj iuj membroj de la komunumo estis unuiĝintaj per parencaj ligiloj: la edzo direktis la monaĥan komunumon kaj la edzino tiun de la monaĥinoj, aŭ la du roloj estis funkcie respektive plenumitaj de frato kaj fratino.

La latina tradicio vidas en sankta Pakomjo (292 - 348) la patron de cenobitismo, nome de la komunuma religia vivo. La unua fondaĵo efektigita de Pakomjo estis miksa: li starigis porviran monaĥejon en Tabennensis, en Tebaido, riverborde de Nilo, dum lia fratino Maria fondis virinan monaĥan komunumon sur la kontraŭa riverdordo. Pakomjo allasis instruaĵojn pri la rilatoj inter monaĥoj kaj monaĥinoj observantaj sian pormonaĥan regulon, kiu estis la unua inter tiuj konataj. Ekzemple, la monaĥoj engaĝiĝis pri la konstruaj laboroj dum la monaĥinoj pri la konfekcio de la vestoj.

La monaĥejo de la Olivarba monto en Jerusalemo estis starigita en 380 ĉirkaŭ de Melania la Pliaĝa kaj la vira komunumo estis konfidita al Tiranio Rufino.[4]
Pri aliaj sennombraj tiaj monaĥejoj informas la historio.

Okcidento redakti

La duobla monaĥejo estus estigita en Kildare (Irlando), en 470 ĉirkaŭ, de sankta Birgita de Irlando, kiu ĝin gvidigus de nobelfamilia abatino,[5] sed historiistoj pri tio dubas.

 
Statuo de tri monaĥoj marŝantaj kun siaj bastonoj, eskortitaj de fantastaj bestoj: Sankta Kolombano (centre), kies sekvuloj fondis nombrajn duoblajn monaĥejojn.

La Alta Mezepoko estas karakterizita per la stampo de la kelka kristanismo (ekde la 5-a ĝis la 12-a jarcento, kiu atingis sian apogeon en la 7-a jarcento. Senlacaj irlandaj misiistoj, kun siaj disĉiploj, kreis tiajn monaĥejojn preskaŭ en ĉiuj nordeŭropaj landoj. Ĉar la kelta tradicio alte respektis la virinon, oni gvidigis la duoblajn monaĥejojn de abatinoj (al abatino preskaŭ ĉiam posteulis abatino).
El nordaj kristanaj landoj la kutimo de la duoblaj monaĥejoj svarmis al la aliaj eŭropaj landoj.

 
Sankta Adalbaldo, fondisto de la monaĥejo de Marchiennes.

Ekzemplo estu la Abatejo de Remiremont en la Vogezoj fondita de Sankta Amato (disĉiplo de Kolombano) kaj de Sankta Romariko ĉirkaŭ 620. La monaĥinoj vivis sur la altaĵa parto, la monaĥoj en la vala parto.

 
Monaĥejo de Oenlenberg

Organizado de la vivo redakti

Ne multe estas konata pri la organizado de la vivo de tiaj monaĥejoj. Ĝi certe evoluis laŭlonge la jarcentoj kun la variado de la ideoj pri ĉasteco kaj fraŭleco.

Klauzuro redakti

 
Imperiestro Justiniano la 1-a.

Rilate virinojn, la reguloj de la klauzuro de la duoblaj monaĥejoj ege sekvis la evoluon de la virinaj monaĥejo ĝenerale: dekomence ĝi ne ekzistis kaj kiam ĝi aperis, ĝi estis nur "pasiva" (ekskludo de eksteruloj kaj vizitantoj). Poste ĝi fariĝis ankaŭ "aktiva" (malpermeso de eliro, ankaŭ por la abatinoj); fine ĝi fariĝis pli/malpli rigida laŭ la reguloj de la unuopa ordeno.
En la 4-a jarcento, en la regulo de sankta Pakomjo, oni ne parolis pri klauzuro. Tamen la rilatoj inter monaĥoj kaj monaĥinoj estis eksplicite normigitaj: oni ne povis eliri senrajtige, oni ne povis kombini renkontojn se ne en ĉeesto de aliaj personoj ktp. En 529 imperiestro Justiniano la 1-a dekretis iujn normojn koncerne la duoblajn monaĥejojn. La ĉambroj, ekzemple, de la du seksoj devis esti en disaj konstruaĵoj. La monaĥinoj povis eliri kaj loĝi aliloke, sed ne en viraj monaĥejoj. La monaĥoj ŝargitaj helpi en la aferoj de la monaĥinoj rajtis paroli nun kun la abatino….

Fine iom post iom la divido inter la du monaĥejoj fariĝis tute disa kun klauzuro ĉiama kaj rigida.

Hodiaŭ redakti

En la Katolika Eklezio tiaj monaĥejoj ne estas konsiderataj en la Kanona Kodo.

Notoj redakti

  1. angle Constance Stoney, Early Double Monasteries, Project Gutenberg
  2. angle Barbara Mitchell, « Anglo-Saxon double monasteries », dans History Today, vol. 45, octobre 1995,questia[rompita ligilo]
  3. Catholic Encyclopedia, angle New Advent, «Double Monasteries»
  4. france «La Palestine», Abbaye, Encyclopédie de la langue française
  5. Régine Pernoud, Les Saints au Moyen Âge: la sainteté d’hier est-elle pour aujourd’hui ? Plon, 1984, p. 94

Bibliografio redakti

  • angle Mary Bateson, « Origin and Early History of Double Monasteries », in Transactions of the Royal Historical Society, New Series, vol. 13, 1899, pp. 137–198.
  • angle Constance Stoney, Early Double Monasteries ; Cambridge, Deighton, Bell & Co. ; London, G. Bell & Sons; 1915.
  • germane Dom Stephan Hilpisch, Die Doppelklöster, Entstehung und Organisation, 1928.