Duoninsulo de Arvert
La duoninsulo de Arvert estas duoninsulo en sudokcidenta Francio, en la departemento Charente-Maritime.
Duoninsulo de Arvert | ||
---|---|---|
La duoninsulo de Arvert en Charente-Maritime | ||
preskaŭinsulo | ||
Akvejo 1 | Seudre | |
Akvejo 2 | Atlantiko, Ĝirondo | |
45° 44′ 25″ N, 1° 10′ 14″ U (mapo)45.74034-1.170645Koordinatoj: 45° 44′ 25″ N, 1° 10′ 14″ U (mapo) | ||
| ||
Geografio
redaktiLa duoninsulon bordas Atlantiko oriente, la golfeto Maumusson norde (fronte al la insulo Oléron), la rivero Seudre nordoriente kaj la estuaro Ĝirondo sudokcidente. Ĝia historia ĉefurbo estas Arvert, sed nun ĝia plej granda urbo estas Royan, grava banurbo kaj haveno.
En la okcidenta parto de la duoninsulo troviĝas la terkapo de La Coubre, plejparte kovrita de la granda arbaro de La Coubre (preskaŭ 5 000 ha), konsistanta el pinoj. Sude de la terkapo estas golfeto nomata golfo Bonne Anse.
Administrado
redaktiAdministre, la duoninsulo de Arvert situas en la arondismentoj de Rochefort kaj Saintes en la departemento Charente-Maritime. Ĝin konsistigas la komunumoj Arvert, Breuillet, Chaillevette, L'Éguille, Étaules, Les Mathes, Médis, Mornac-sur-Seudre, Royan, Saint-Augustin, Saint-Georges-de-Didonne, Saint-Palais-sur-Mer, Saint-Sulpice-de-Royan, Saujon, La Tremblade kaj Vaux-sur-Mer.
Turismo
redaktiLa duoninsulo de Arvert estas turisma loko: ĝia okcidenta bordo, Côte sauvage (“sovaĝa bordo”) allogas surfistojn, dum laŭ ĝia suda bordo, Côte de beauté (“bordo de beleco”), troviĝas pluraj banurboj, el kiuj la plej granda estas Royan. Tie estas ankaŭ la bestoĝardeno de La Palmyre (en Les Mathes), unu el la plej grandaj en Francio.
Biciklaj vojoj estas multaj: la vojo EuroVelo 1 trairas la duoninsulon de La Tremblade ĝis Royan tra la arbaro de La Coubre.