Les Mathes

Les Mathes [le mat] estas marborda franca komunumo en la departemento Charente-Maritime, en la regiono Nova Akvitanio. Ĝi havis 1 741 loĝantojn en la jaro 2012[1].

Les Mathes
Les mathes diapo.PNG
Administrado
Lando Flago-de-Francio.svg Francio
Regiono Nova Akvitanio
Departemento Charente-Maritime
Arondismento Rochefort
Kantono La Tremblade
Komunumaro Communauté d'agglomération Royan Atlantique
Urbestro Philippe Gadreau (2014–2020)
Insee-kodo 17225
Poŝtkodo 17570
Demografio
Loĝantaro 1 741 (2012)
Loĝdenso 50,6 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj 45° 43′ N, 1° 9′ U (mapo)45.718056-1.146944Koordinatoj: 45° 43′ N, 1° 9′ U (mapo)
Alteco 0 ĝis 40 m
Areo 34,38 km2
Situo

Geografia lokigo sur la mapo : Charente-Maritime

Geografia lokigo sur la mapo : Francio

Map
Information icon.svg
vdr

GeografioRedakti

 
Situo de Les Mathes en la departemento

Les Mathes troviĝas ĉe la suda bordo de la duoninsulo de Arvert, ĉe la Atlantika Oceano, 12 km nordoriente de Royan. La najbaraj komunumoj estas La Tremblade nordokcidente, Arvert nordoriente, Étaules kaj Saint-Augustin oriente kaj Saint-Palais-sur-Mer sudoriente.

En Les Mathes estas du urbaj centroj: Les Mathes, en nordorienta parto de la komunumo, kaj La Palmyre ĉe la marbordo. La Palmyre estas turisma banurbo, konata interalie pro sia bestoĝardeno. La lumturo de La Coubre troviĝas ĉe la limo inter Les Mathes kaj La Tremblade.


Notoj kaj referencojRedakti

  1. Insee. Populations légales 2012 - 17225-Les Mathes (france). Alirita 24-an de decembro 2015.

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti