Bestoĝardeno de La Palmyre
La bestoĝardeno de La Palmyre estas la plej vizitata privata bestoĝardeno en Francio. Ĝi estas en la departemento Charente-Maritime (sudokcidento de Francio), en la banurbo La Palmyre (parto de la komunumo Les Mathes). Ĝi estis kreita en 1966 de Claude Caillé.
Bestoĝardeno de La Palmyre | |||
Akvofalo en la enirejo de la bestoĝardeno
| |||
bestoĝardeno | |||
---|---|---|---|
Organizaj aferoj | |||
Dato de la malfermo | 1966 | ||
Geografio | |||
Ŝtato | Francio | ||
Situo | Les Mathes (Charente-Maritime) | ||
Areo | 18 ha | ||
Geografia situo | 45° 41′ 17″ N, 1° 9′ 56″ U (mapo)45.688056-1.165556Koordinatoj: 45° 41′ 17″ N, 1° 9′ 56″ U (mapo) | ||
| |||
Statistiko | |||
Nombro de bestoj | 1 600 | ||
Nombro de specioj | 130 | ||
Ceteraj informoj | |||
Retpaĝo | www.zoo-palmyre.fr | ||
Situanta 12 km de Royan, ĝi ebligas al vizitantoj (pli ol 700 000 ĉiujare) admiri proksimume 1 600 bestojn de 130 specioj en 18-hektara teritorio. Tie okazas spektakloj kun papagoj kaj kaliforniaj marleonoj.
Konservado de specioj
redaktiLa bestoĝardeno de La Palmyre ludas rolon en konservado de minacataj specioj. Ĝi apartenas al pluraj internaciaj asocioj (ekzemple la Eŭropa asocio de bestoĝardenoj kaj akvariejoj) kaj bredas interalie sabrokornajn oriksojn, aziajn elefantojn kaj orangutanojn.
Bildoj
redakti-
Vira azia elefanto