Durandal

DurandalDurendal estas la glavo de Roland, legenda paladino de Karolo la Granda en la eposa literaturo de Francio. Oni diras ankaŭ, ke ĝi apartenis al la juna Karolo dekomence, kaj, tra araboj, venis al la posedo de Roland.

La morto de Rolando kaj de liaj homoj.

Chanson de RolandRedakti

Laŭ la La Chanson de Roland, (La kanto de Rolando) la glavo estis alportita de anĝelo al Karolo kiu estis en la valo de Moriane, kaj Karolo poste donis ĝin al Roland.[1] La sceno de la anĝelo donante la glavon al Karl (Karolo la Granda) estas priskribita en manuskripto de Karl der Große de Der Stricker.[2] En tiu poemo, oni diras, ke la glavo enhavas ene de sia ora tenilo denton de Sankta Petro, sangon de Sankta Bazilo, hararon de Sankta Denizo, kaj pecon de la robo de Maria (patrino de Jesuo),[3][4] kaj ke ĝi estis la plej akrigita glavo en la tuta mondo.

En la Batalo de Roncesvalo, Roland estris la ariergardon el la atako de la trupoj de araboj sufiĉe longe por ebligi la retiriĝon de la armeo de Karolo en Francion.[5] Roland mortigis vastan nombron de malamikoj svingante Durandal. Per tiu glavo Roland eĉ sukcedis fortranĉi la dekstran brakon de la araba reĝo Marsile, kaj senkapigis la filon de la reĝo, nome Jursaleu, devigante la cent-milan armeon retiriĝi.[6][7]

 
La Fendo de Rolando.

Roland poste klopodis detrui la glavon frapante ĝin kontraŭ blokoj da marmoro, por eviti, ke ĝi estu kaptata de la atakantaj araboj. Sed Durandal ŝajnis nedetruebla.[3] Estinte mortonte vundita, Roland kaŝis ĝin sub sia korpo dum li falis mortonta kun sia olifanto, nome la korno uzita por alerti Karolon[8][9] antaŭ finmorti.

El la detalo de malsukceso rompi la glavon kontraŭ rokoj estas diversaj lokoj intermontaj kiuj estas nomitaj tradicie kiel la Glavofrapo de Rolando, la Fendo de Rolando aŭ io tia. LA plej konata estas sur la landlimo inter Francio kaj Hispanio en la Nacia parko Ordesa y Monte Perdido.

NotojRedakti

  1. Moncrieff (1920), pp. 75–76, laisse CLXXII
  2. Brault (1978), p. 443, note 16
  3. 3,0 3,1 Moncrieff (1920), pp. 76–77, laisse CLXXIII
  4. Ross, D. J. A. (1980). Auty, Robert (eld.). Old French. Traditions of Heroic and Epic Poetry. London: Modern Humanities Research Association. p. 126. ISBN 0-900547-72-3.
  5. Chalmers, Rebecca (2013). [ Chanson de Roland, la.] Encyclopedia of Medieval Literature. Routledge. pp. 87–88. ISBN 9781136594250.
  6. Moncrieff (1920), pp. 62–63, laisse CXLIV
  7. Geddes, J. Jr. (1920). La Chanson de Roland: Roland "a modern French translation of Theodor Müller's text of the Oxford Manuscript. Macmillan. pp. lix, 78–79. (laisse CXLIV)
  8. Moncrieff (1920), p. 77, laisse CLXXIV
  9. Cox, George William (1871). Popular Romances of the Middle Ages. London: Longmans, Green, and Co. p. 340.

BibliografioRedakti