La Dustria stepkoko (Pterocles bicinctus) estas specio de birdo de la familio de Pterokledoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Dustria stepkoko


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Pterokloformaj Pterokloformes
Familio: Pterokledoj Pteroclididae
Genro: Pterocles Pterocles
Specio: Dustria stepkoko 'Pterocles bicinctus'
Coenraad Jacob Temminck 1815
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Disvastiĝo kaj subspecioj redakti

Ĝi troviĝas en suda Afriko sed ne en la plej suda pinto, nome en Angolo, Bocvano, Malavio, Mozambiko, Namibio, norda Sudafriko, Zambio kaj Zimbabvo.

Aspekto redakti

Temas pri mezgranda birdo 25 cm longa kaj 215-250 g peza la masklo kaj 210-280 g la ino, de tre kamufla kaj striita plumaro ĉefe ĉe la ino kaj sufiĉe da diferencoj inter ambaŭ seksoj. Okulringo estas flava kaj beko estas oranĝeca. La masklo montras en la frunto rimarkindan bildon de kvin partoj (ĉefe unu nigra inter du blankaj, ĉar la aliaj du estas nur makuletoj kaj ne tutaj partoj kiel ĉe la Liĥtenstajna stepkoko); la malantaŭa krono kaj nuko estas jam nigroblanke punktitaj; subokula vizaĝo, kolo kaj brusto estas sablokoloraj kun duobla nigroblanka strio kiu separas la bruston de la ventro. La dorso estas bruna kaj blanke punktita. La ino estas pli striita kaj havas sablokolorajn vizaĝon kaj gorĝon. Junuloj estas similaj al inoj; poste en maskloj aperas la fruntaj kaj la brustaj strioj. Flugilpintoj estas malhelaj. En vosto estas fina nigra undeca strio.

Kutimoj redakti

La Dustria stepkoko estas specio malmigranta kaj loĝanta ĉiam en areo de kie ĝi ne malproksimiĝas pli ol 100 km kaj nur pro serĉado de akvo dum seka sezono. Tiu specio estas de krepuska kutimaro por eviti eventualajn predantojn kaj perdon de energion pro la trovarmeco. Ili ekflugas al akvejoj krepuske kaj restas tie ĉirkaŭ duonhoron ĉu krepuske, ĉu nokte, ĉu antaŭ mateniĝo.

Ili manĝas grejnojn en eta areo kiam ne estas varma ĉu frumatene ĉu vespere. La resto de la tago ili restas senmove sub la umbro en etaj grupoj.

Reproduktado redakti

La nesto estas engrunda truo iom kovrita el herberoj kaj kamuflita ĉe herbaro aŭ sub arbo. La paroj nestumas izolite. La ino demetas 2 ĝis 4 ovojn. Ambaŭ gepatroj kovas dum 23 aŭ 24 tagoj. La masklo kovas dumnokte kaj la ino dumtage; ambaŭ manĝigas kaj zorgas la idojn, se nur la masklo provizas ilin je akvo en sia ventra plumaro. La idoj ekflugas post 4 semajnoj. La reprodukta sezono okazas diference laŭ la regionoj, sed ĉiam de aprilo ĝis oktobro.

Referenco redakti

BirdLife International 2004. Pterocles bicinctus[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. 24 Julio 2007.

Eksteraj ligiloj redakti