Liĥtenstajna stepkoko

La Liĥtenstajna stepkoko (Pterocles lichtensteinii) estas specio de birdo de la familio de Pterokledoj. Kaj la ordinara nomo kaj la latina scienca nomo devenas el germana zoologo Martin Lichtenstein.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Liĥtenstajna stepkoko
P. l. arabicus, bildo de H. Grönvold
P. l. arabicus, bildo de H. Grönvold
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pterokloformaj Pterokloformes
Familio: Pterokledoj Pteroclididae
Genro: Pterocles
Specio: Liĥtenstajna stepkoko P. lichtensteinii
Temminck, 1825
Pterocles lichtensteinii
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga[1]
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Disvastiĝo kaj subspecioj

redakti

Ĝi troviĝas en Sahara kaj nordorienta Afriko, nome en Maŭritanio, Maroko, Okcidenta Saharo, Niĝero, Senegalo, Alĝerio, Ĉado, Libio kaj Malio kiel la subspecio Pteroclides l. targius, en Sudano, Ĝibutio, Eritreo, Etiopio, Somalio, Ugando kaj Kenjo la subspecio P.l. sukensis, en Egipto, en Mezoriento, nome Israelo kaj Jordanio la nomiga subspecio P.l. lichtensteinii, en Jemeno la subspecio P.l. ingramsi kaj en Omano, suda Saŭdarabio, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj kaj kelkaj pli orientaziaj landoj kiel Afganio, Irano, Irako kaj en Pakistano la subspecio P.l. arabicus.

Aspekto

redakti
 
P. l. sukensis ♂,♀ P. l. lichtensteinii ♂,♀; Journal für Ornithologie

Temas pri mezgranda birdo 22 ĝis 26 cm longa kaj 175-250 g peza la masklo kaj 190-230 g la ino (plej malgranda inter stepkokoj), de tre kamufla kaj strieca plumaro kaj sufiĉe da diferencoj inter ambaŭ seksoj. Okulringo estas flava kaj beko estas ruĝeca.

La masklo montras en la kapo rimarkindan bildon de kvin strioj aŭ partoj (du nigraj kaj tri blankaj), nome antaŭfrunto superbeka blanka, poste nigra strio, poste blanka strio de antaŭokulo al la alia, poste nigra strio de okulo al la alia kaj poste blanka pli eta makulo post ĉiu okulo; la malantaŭa krono kaj nuko estas jam nigroblanke striecaj, kiel subokula vizaĝo, kolo, dorso kaj ventro. En brusto estas sablokolora zono kun centra kaj suba nigraj strioj. La ino montras kelkajn blankecajn partojn en kapo, sed ĝenerale estas pli strieca. Junuloj estas similaj al inoj, sed eĉ pli striecaj; poste en maskloj aperas la fruntaj kaj la brustaj strioj.

Ili preferas sekajn, ŝtonajn ebenaĵojn, kie estu malmulte da vegetaloj kaj kie ili povu kamufliĝi akurate.

Kutimoj

redakti
 
Liĥtenstajna stepkoko.

Tiu specio estas sufiĉe socia kaj gregema, sed ne en grandaj grupoj, nur ĝis 300 individuoj en Omano. Ili estas loĝantoj, sed moviĝas iome en kelkaj regionoj. Ili estas noktemaj, ĉar flugas trinki post la krepusko aŭ antaŭ mateniĝo. Dumtage restas ĉe la umbro aŭ foje serĉas manĝaĵojn. Ili manĝas grejnojn ĉefe de la gumarbo aŭ de asfodeloj, de arboj de la genroj ProsopisMesembryanthemum. Ankaŭ insektojn, ĉefe koleopteroj, formikoj, kaj iliaj larvoj.

Reproduktado

redakti

La nesto estas engrunda trueto inter maldensega plantaro, ĉe deklivoj preferinde anstataŭ ebenaĵo kaj foje proksimege de loĝejoj; foje proksime de aliaj paroj. Malkiel aliaj stepkokoj, ili se oni ĝenas ilin, ekflugas kaj ekmarŝas. La ino demetas 2 aŭ 3 ovojn, kiujn kovas ambaŭ gepatroj; la masklo dumnokte, krome li alportas akvon kaj zorgas idaron, kiu estas frumatura kaj tuje elnestiĝas.

Fontoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti

Referencoj

redakti
  1. BirdLife International (2016). “Pterocles lichtensteinii”, IUCN Red List of Threatened Species 2016, p. e.T22693028A93379543. doi:10.2305/IUCN.UK.2016-3.RLTS.T22693028A93379543.en. Alirita 12 November 2021..