Eŭnuko

kastrita viro
(Alidirektita el Eŭnuĥo)

Eŭnuko (el la grekaj vortoj: euné lito, echô gardi) estas viro, kiu estis kastrita, do oni forprenis de li la testikojn. La fenomeno estas konata en preskaŭ ĉiuj epokoj de la homa historio kaj en multaj kulturoj. Parte oni forprenis ankaŭ la penison.

Sekvoj de la kastrado redakti

Oni diferencigas inter frua kastrado antaŭ aŭ dum la pubereco, kaj malfrua kastrado post la 20-a vivojaro. Forpreno de la testikoj antaŭ la pubereco havas plej drastajn sekvojn — kelkaj, sed neniel ĉiuj, el tiuj sekvoj riveliĝas dum la jaroj post la pubereco. La korpaj evoluoj ligitaj al la pubereco, kiuj dum la momento de la kastrado jam okazis — ekzemple la virigo de la voĉo, formo de la ostaro, barbokresko, kaj evoluo de peniso kaj testikoj — restas neŝanĝitaj post la momento de kastrado aŭ nur minimume malevoluas.

Se oni forprenis testikojn de eŭnuko antaŭ pubereco, eŭnuko estas aseksualo, kvankam li havas penison. Sed se oni forprenis la testikojn post puberteto, la eŭnuko ne estas aseksualo, kaj se li havas penison, li povas sperti erektiĝon. En Romio iu virinoj ŝatis amori kun eŭnukoj, ne nur ĉar ili ne volis gravediĝi, sed ankaŭ, ĉar tia eŭnukoj povis sperti pli longatempan erektiĝon ol aliaj viroj.

La socia pozicio de eŭnukoj redakti

Origine la «malvirigo» estis severa, plej malhonoriga puno. Sed post kiam kastritoj vivis en la socio, la regantoj ekaprezis ilin. Eŭnukoj por aliaj viroj ne estis biologiaj konkurantoj, do eblis pli fidi ilin. Nek ili povus forpreni edzinon, nek generi infanojn, kiuj povus konkurenci aŭ esti danĝeraj por doj. Tial iuj eŭnukoj iĝis plej honorataj kaj aprezataj konsilantoj kaj gardantoj.

En kelkaj brazilaj indiĝenaj triboj de la tupia popolo, estas memvola kastriĝo inter militistoj, post kiam ili havis jam idojn, ĝenerale ĉirkaŭ 30-jaraĝe. Tiuj triboj pensis ke amoro prenus forton de viro, kaj se li estus kastrita, li havus pli da forto kaj kuraĝo dum la bataloj. Por kastriĝi, viroj metis mielon sur seksaj organoj kaj poste metis ilin en ujo de karnomanĝantaj formikoj dum tri sinsekvaj tagoj. Tio ankaŭ estis rigardita kiel pruvo de kuraĝo.

Konataj eŭnukoj redakti