Eŭropa Volontula Centro

La Eŭropa Volontula Centro (angle European Volunteer Centre, france Centre Européen de Volontariat - CEV)[1] estas eŭropa reto de nuntempe pli ol 80[2] volontulaj centroj kaj volontulaj disvolviĝo-agentejoj tra Eŭropo kaj ekster ĝi, kiuj kune laboras por subteni kaj antaŭenigi libervolan aktivadon.[3][4] CEV vortumas la kolektivajn prioritatojn kaj problemojn de siaj membro-organizaĵoj al la institucioj de Eŭropa Unio. Ĝi rolas ankaŭ kiel centra forumo por la interŝanĝo de politikoj, praktikoj kaj informado pri volontula laboro.

Eŭropa Volontula Centro
organizaĵo
Komenco 1992
Sidejo Bruselo, [[]]
Retejo Oficiala retejo
Jura formo international non-profit association
vdr

Strategiaj celoj [5] redakti

  • Evoluigi partnerecojn kun EU kaj aliaj institucioj je diversaj niveloj,  
  • Kunhavigi sciojn pere de eldonaĵoj, sociaj komunikiloj, trejnkursoj, studoj kaj aliaj iniciatoj kaj eventoj.
  • Trejni membrojn kaj aliajn koncernatojn pri temoj rilate al voluntula laboro.
  • Promocii helpemajn volontulajn politikojn kiel membro de EU-fakulaj grupoj, inkluzive de European Solidarity Corps[6], ĉeesti kaj prezenti ĉe aŭdiencoj kaj konsultoj, kaj organizi CEV-politikajn konferencojn.

Projektoj redakti

Detaloj (nur en la angla) pri la projektoj de CEV troviĝas ĉi tie: https://www.europeanvolunteercentre.org/projects[rompita ligilo]

Interkultura edukado redakti

La Eŭropa Volontula Centro (CEV) kaj la Eŭropa Federacio por Interkultura Lernado (EFIL) kune organizis atelieron "Identecoj kaj Polarizado", okazinta dum la Civil Society Days 2018[7] dum kiu ĝi esploris la manierojn laŭ kiuj la civila socio povas kontribui al la redukto de polarizado kaj kreskigi interkulturan konscion kaj komprenemon inter civitanoj[7].

CEV News redakti

"CEV News"[8] estas monata informilo (nur en la angla) kiu provizas informojn pri agadoj de CEV, projektoj de CEV-membroj, EU-politikoj kaj rilataj alvokoj por proponoj, eventoj kaj ĉiajn aliajn gravajn informojn por volontuloj en kjaj ekster la CEV-membraro.

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-01-02. Alirita 2018-12-11.
  2. Member Organisations - European Volunteer Centre (CEV). europeanvolunteercentre.org.
  3. Other Publications and Resources. fedvol.ie.
  4. http://www.webtrade.ie
  5. http://www.socialplatform.org/AboutUs.asp?DocID=8193 http://cev.be/78-our_vision_and_our_work-EN.html Arkivigite je 2010-06-13 per la retarkivo Wayback Machine
  6. Noto: La European Solidarity Corps kunigas gejunulojn por konstrui pli inkluzivan socion, subtenante vundeblajn homojn kaj respondante al sociaj defioj
  7. 7,0 7,1 (anlga) Civil Society Days 2018 - dokumentoj
  8. Newsletter CEV. us4.campaign-archive1.com.